Saltu al enhavo

La Vagabondo Kantas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Vagabondo Kantas
La Vagabondo Kantas
La Vagabondo Kantas
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1933
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Aleksandro Szalay
Paĝoj 60
vdr

La Vagabondo Kantas [1] estas poemaro originale verkita esperantlingve de Julio Baghy. Ĝi aperis 60-paĝa en Budapeŝto ĉe Sándor Szalay en la jaro 1933. Ĝi reeldoniĝis kompletigita en 1937.

Citaĵo
 Baghy estas denaska lirikisto; en liaj poemoj manifestiĝas lia varma koro, senartifika, spontanea, melankolia, pasia poezio en formo perfekta. La volumo enhavas 74 poemojn. 
— 1933, József Major, Oomoto Internacia, junio
Citaĵo
 Bela plaĉa libreto. La poeto iras de rozoj al papilionoj, de kisoj al spitoj, de travivaĵoj al preĝoj, de malici al konvinko, de vortludo al seriozo, de ironio al satiro, de humoro al kortuŝo, de amo al sarkasmo, de liriko al filozofio ŝajne ke li poezias nature kiel li spiras kaj se tiu verskolekto ne superas antaŭajn, sur pli komunaj temoj pruvas saman arton, lerton.
...Eldonante la libreton la geamikoj de l' aŭtoro certe plezurigis lin, poste la libreto plezurigos multnombran legantaron, inde ĝi tion povas. 
— 1965, Historio de Esperanto, II, p. 802-803.
Citaĵo
 En la poemoj de la Preter la Vivo (1923), Pilgrimo (1926), Migranta Plumo (1929) kaj La Vagabondo Kantas (1933) lia inspiro fontas el la travivaĵoj el la siberia kaptiteco, el la kompato al la suferantoj, abomeno al la milito, protesta sento kontraŭ sociaj maljustaĵoj. Apud tiuj grandaj temoj, el kies variacioj li elkonstruas preskaŭ religiatmosferan filozofion de ideala homamo, anoncata ofte kun romantika patoso, ne estas fremda al lia liro ankaŭ la kantado de amemocioj, nek la ŝerca subtono aŭ humora pinto. 
— 1966 : Gvidlibro por Supera Ekzameno. Historio, Literaturo. Budapeŝto, p. 115
Citaĵo
 Vortnombra limo malebligas recenzon, kaj permesas nur kernece indiki, kion signifas la nova poemaro de Baghy, kaj kial oni legu ĝin. Se vi eble ne estas orientita pri la aktualaj tendencoj de nia literatura lingvo, vi vidos en La vagabondo kantas nur simplan versaron, kiu plaĉas aŭ ne plaĉas laŭ via gusto kaj humoro; sed ĉiu komprenanto tuj scios, ke ĝi estas verketo defenda — eĉ ataka. Ĝi celas pruvi per ekzemploj, ke simpla ĉarmo estas poezie pli valora, ol klasika klereco kaj komplika tekniko.

Kiom ĝi sukcesis? Nu, mi kredas, ke pro troa reago kontraŭ ParnasaGvidlibrismo Baghy “descendis” ĝis nura versfarado, ekz :

Via ĉarmo, knabineto,
verso estas sem poeto ;
ĉar mi tion vere sentas,
mia kanto —eksilentas.

Tio ja estas unu el liaj plej senpretendaj fragmentoj, sed ĝi karakterize montras, kien nun “amblas” lia Pegazo. Tamen necesas konfesi, ke el tre simpla pens- kaj vort-materialo la aŭtoro kreis plaĉajn efektojn, kaj se oni ne volas taksi ilin per kriterioj de alta poezio, ili estas tre altkvalitaj en sia speco. Ĉe iuj humoroj mi mem certe relegos multajn el ili kun plezuro. La libro

enhavas ankaŭ kelkajn poemojn pli ambiciajn, i.a. tiujn represitajn el Migranta Plumo. La leganto mem decidu, aŭ almenaŭ pripensu, ĉu Esperanto adaptiĝu nur al modesta versfarado. 
— W. B. JOHNSON. La Brita Esperantisto - Numero 342, Oktobro (1933)

Eltiraĵo

[redakti | redakti fonton]
Kovrilbildo de la dua eldono (1937)
Citaĵo
 Mi estas gaja papilio

Ne kredu min en ama vort'.
De roz' mi flirtas al lilio
kaj sur verben' min trafos mort'

Mielon havas ĉiu floro.
Mi vivas per la kismiel'
kaj post satiĝo sen memoro
mi flugos fine al ĉiel'.

Se la anĝeloj min forpuŝos
pro mia vivo sur la ter',
demonajn lipojn do mi tuŝos

en fund' profunda de l' infer'.
 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. tiele literumita en Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, p. 94, ISBN 978 1 59569 090 6 ; kaj en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), II, p. 802-803; kaj en Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]