Josef Gorbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef GORBACH (naskiĝinta la 25-an de aprilo 1899 en Lochau/Distrikto Bregenz, mortinta la 6-an de novembro 1977 en Rankweil/Distrikto Feldkirch) estis aŭstra teologo, animzorganto, publicisto kaj subtenanto de konstruo de laŭbezonaj provizoraj preĝejoj en Aŭstrujo kaj Palestino.

loĝdombloko viena portanta la nomon de Gorbach

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post ordinacio en 1912 li tuj montris praktikan aliron al animzorgado. Li iĝis estro de Caritas de Vorarlbergo. Li ankaŭ engaĝiĝis en la eldonado de la katolika periodaĵo Zwei-Groschen-Blatt.[1] Oratora talento lia kaŭzis oftan inviton gastante prediki.

En 1930 Josef Moser, direktoro de Canisiuswerk (organizo subtenanta sacerdotajn karierojn), invitis lin veni predikadi al Vieno. Tie Gorbach mem spertis socialan malriĉecon kaj mankon de preĝejoj, antaŭ ĉio en la laborista distrikto Favoriten. Por povi agadi Viene li petis maldungiĝon en Vorarlbergo de la episkopa administranto Sigismund Waitz. Maje 1931 Gorbach eklaboris en la aŭstra ĉefurbo. Per enspezoj kaj neuzuraj monpruntoj li financis la starigon de provizoraj kirkoj. La unua estis Wiener Arbeiterkirche proksime de la ponto Philadelphiabrücke en Meidling, kie ne malpli ol kvin pastroj respondecis pri 65 miloj da fideluloj. Ĝi lokis en stokejo de iama ledofabriko. La tuto estis detruita dum al Dua mondmilito kaj renaskiĝis kiel Preĝejo Nomo de Jesuo.[2] En kvin jaroj li sukcesis konstruigi sep provizoraj kapeloj en Vieno.

Post Anschluss li fuĝis al Palestino kie fariĝis sub lia egido tri kirkoj en Betanio, Cezareo kaj Jerusalemo.

Post 1945 li iris al Bregenz kie naskiĝis kroma provizora kirko; poste alvenis du en Innsbruck. La viena helpepiskopo Franz Jachym petis novan deĵoradon vienan; tie Gorbach ne tute dudek kapelojn aranĝis en iamaj fabrikoj, etĝardenkabanoj kaj barakoj. En 1971 Gorbach retiriĝis kaj reiris al Voralbergo. Tombo lia troviĝas an Lochau.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johannes Lampert: Die Caritas in Vorarlberg. Ursprünge – Geschichte – Ausblick. Rheticus-Heft 1/2005, ISBN 3-900866-85-6. p. 40-49.
  • Ludwig Varga: Die Pfarre Namen Jesu. Geschichte eines Pfarrzentrums, Blätter des Meidlinger Bezirksmuseums, Wien 2001, kajero 53/54.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. eta historio de la monatgazeto "Das Neue Groschenblatt" sur la paĝaro de Kastelkirko Hetzendorf
  2. paroĥa hejmpaĝo