Caritas Internationalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Caritas Internationalis (latine, "Karitato Internacia") estas federacio de 162 katolikaj karitataj (t.e. bonfaraj) organizoj, kiuj aktivas en pli ol 200 landoj de la mondo. La organizoj helpas i.a. al malriĉuloj, handikapuloj, subprematoj, fuĝintoj kaj viktimoj de katastrofoj.

La unua organizo de Caritas estis la Charitasverband für das katholische Deutschland fondita en 1897 en Kolonjo de pastro Lorenz Werthmann (18581921). El tiu ĉi asocio estiĝis la Deutscher Caritasverband (Germana Karitata Ligo), kiu nuntempe estas, kun cirkaŭ 500.000 dungitoj, la plej granda karitata organizo en Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]