Saltu al enhavo

Esperanto-Klubo Munkeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto-Klubo Munkeno
Emblemo de Esperanto-Klubo Munkeno
Lando  Germanio
Sidejo Munkeno
membro de Germana Esperanto-Asocio
vdr

La Esperanto-Klubo Munkeno estas la unua esperantista societo en Munkeno; ĝi estis fondata je la 3-a de januaro 1891 fare de Ludwig Emil Meier kaj daŭre funkcias en 2026.

Post la Dua Mondmilito, la klubo interalie gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto en 1951. Formale, en sia aktuala statuta formo la klubo ĉe la lokaj instancoj estis registrita nur la 26-an de septembro 1968 laŭ la iniciato de Horst Spirat: ekde tiam en urba registro estas fiksataj ŝanĝoj de estraranoj kaj aliaj asociaj decidoj interkonsentitaj en la jarĉefkunvenoj, kaj ankaŭ la klubaj buĝetoj respektive la laŭstatuta uzo de la klubaj financoj estas kontrolataj. Sian 100-jaran jubileon la klubo festis kadre de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso en la urbo - kiel parto de ĝi, la landaj Esperanto-asocioj de la kvin "novaj" federaciaj landoj de Germanio Brandenburgio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio aliĝis al la origine ekde la fondiĝo en 1906 tutnacia Germana Esperanto-Asocio; en Munkeno do el vidpunkto de UEA okazis la "ŝtata reunuiĝo" de la germania Esperanto-movado, dividita ekde la Malvarma Milito. En 2016 plia kongreso de la sama serio, la 93-a Germana Esperanto-Kongreso, denove okazis en la urbo.

Pri la plua historio de la loka Esperanto-klubo legu la rubrikon "Historio de la Grupo" en la hejmpaĝo de la Esperanto-Klubo Munkeno kaj en la rubriko "Esperanto" de la paĝo pri Munkeno.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]