UK 1951
Aspekto
| UK 1951 | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Loko | Munkeno, | |
| Ekde | 4-a de aŭgusto 1951 | |
| Ĝis | 11-a de aŭgusto 1951 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |
La 36-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1951 en Munkeno, Germanio. Estis 2040 partoprenantoj. La kongresanoj akceptis dum ĝi la Munkenan Deklaracion.
Samtempe okazis la 23-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- La interkona vespero okazis en la Hofbräuhaus am Platzl. (> germane)
- Komuna diservo en la preĝejo Sankta Ludoviko, (kune kun la 23-a internacia kongreso de Katolikaj Esperantistoj); prediko: pastro Beckers, Belgio
- Mardo, la 7-an de aŭgusto, komuna ekskurso al la episkopa urbeto Freising, nordoriente de Munkeno; tie okazis katolika diservo kun prediko Esperant-lingva per pastro Ludwig Thalmaier.
- Ĵaŭdo, la 9-an de aŭgusto, ekskurso al la Lago de Starnberg; ("pluvis la tutan tagon." laŭ Léon Courtinat, Historio de Esperanto)
Somera Universitato
[redakti | redakti fonton]Parolis Giorgio Canuto kaj Gaston Waringhien.
| Universalaj Kongresoj | ||
|---|---|---|
| 1905-1915 • 1920-1939 • 1947-1959 • 1960-1979 • 1980-1999 • 2000-2019 • 2020-2029 | ||
| DUA MONDMILITO | ||
| Berno 1947 • Malmö 1948 • Bournemouth 1949 | ||
| Parizo 1950 • Munkeno 1951 • Oslo 1952 • Zagreb 1953 • Haarlem 1954 | ||
| Bologna 1955 • Kopenhago 1956 • Marsejlo 1957 • Mainz 1958 • Varsovio 1959 | ||


