Starnberger See

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de la lago, vide al sudo
Starnberger See
lago
Situo Bavario, Germanio
Insuloj Roseninsel (Insel Wörth)
Areo de la baseno 56,36 km²dep1
Datenoj
Koordinatoj 47° 55′ 0″ N, 11° 19′ 0″ O (mapo)47.91666666666711.316666666667Koordinatoj: 47° 55′ 0″ N, 11° 19′ 0″ O (mapo)
Starnberger See (Bavario)
Starnberger See (Bavario)
DEC
Starnberger See
Starnberger See
Map
Starnberger See
Supermara alteco f1584 m
Maksimuma longo 19,45 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 4,675 kmdep1f7
vdr

Starnberger See [ŝtArnberga ze:] estas lago en Supra Bavario. Ĝi situas 25 kilometrojn sud-okcidente de Munkeno kaj havas longon de 20,2 km, areon de 56,36 km² kaj maksimuman profundon de 128 m. Ĝia meza larĝo estas nur ĉ. 4 km; ĝi situas sud-al-norde.

La lago ne apartenas al iuj el la ĉirkaŭaj komunumoj, sed estas eksterkomunuma. Ĝia surfaco havas mezan alton de 596 metroj, do estas multe pli alta ol pluraj alpaj lagoj. Pro sia konsiderinda profundo ĝi estas la volumene (ne aree) plej granda lago de Germanio, kun preskaŭ 3 km³.

La lagan akvon forfluigas rivero Würm [virm], kiu elfluas norde, ĉe urbo Starnberg. Laŭ ĝi la lago iam nomiĝis Würmsee, la neoficiale uzata nomo Starnberger See estis oficialigita en 1965. Signifaj enfluoj ne ekzistas; la lago nutriĝas el surfundaj fontoj kaj kelkaj riveretoj, precipe Ostersee-Ach, la elfluaĵo de lagaro Osterseen. La trafluo tial estas malgranda kaj ĉiujare estas nur 21-ono de la enhavo de la lago.


En la lago estas insulo Roseninsel ("insulo de la rozoj"), proksima al la okcidenta bordo, sude de la kastelo kaj loĝloko Possenhofen, parto de la komunumo Pocking. Ĝi iam estis ŝatata restadejo de la posta imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario.

La lago estas ŝatata ekskursejo por baniĝi, boati aŭ promeni; eblas marŝi ĉirkaŭ la lago sur plejparte trankvilaj vojoj (50 km). La lagajn bordojn laŭas domoj de riĉuloj (laŭdire en Starnberg vivas proporcie plej da milionuloj en Germanio). Ĉe ĝia orienta bordo situas kastelo Berg, ĉe kiu en 1886 mortis la bavara reĝo Ludoviko la 2-a; la cirkonstancoj de lia morto en la lago neniam estis vere klarigitaj.

Ankaŭ János Mailáth mortigis sin en la lagon.