Munkena Deklaracio de 1951

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Munkena Deklaracio estis akceptita ĉiuvoĉe de la pleno de la Universala Kongreso de 1951 en Munkeno. Ĝi estis la dua UK-deklaracio post la Bulonja (la aliaj UK-oj faris nur rezoluciojn).

Esperanto en Perspektivo (sekcio 13.2.5.1) klarigas ĝian estiĝon jene: "p-to 1 de la Bulonja deklaracio estis iom tro 'neŭtrala', ĉar ĝi komplete malatentis la aŭtomatan, memefikan solidarigan rolon, entenatan en la karaktero kaj socia funkcio de la lingvo [...]. Tial ĝi estis kompletigita de la Munkena Deklaracio. Ĝi estas rezulto de esploroj kaj studoj pri la sociaj kaj psikologiaj efikoj, kiujn kaŭzas la uzado de Esperanto en la internacia praktiko."


Munkena Deklaracio (1951)[redakti | redakti fonton]

La reprezentantoj de la Esperanto-Movado el 40 landoj, kunvenintaj en la 36-a Universala Kongreso de Esperanto en Munkeno, en aŭgusto 1951, akceptas la jenan Deklaracion:

"La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj. El tia vasta uzado de la Internacia Lingvo logike rezultos:

(1) altiro de pli larĝaj popoltavoloj al aktiva partopreno en la internacia vivo;

(2) progresigo de la scienco kaj plimultiĝo de la intelektaj interŝanĝoj en internacia kadro;

(3) plifirmigo de tuthoma solidareco kaj rapidiĝo de la procezo de unueciĝo de la homaro."[1]

Diskuto ekz. en la Yahoo-grupo "Lingva demokratio" (2005).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teksto ekz. en: Gary Mickle. Ĉu Esperanto povas savi la "kulturan diversecon"? Sennacieca Revuo (2007), kaj Boletín n 032-033 (aug 1951), eble kun tajp- aŭ legoeraroj.