Deklaracio pri Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familioj de Zamenhof kaj Michaux en la Unua Universala Kongreso de Esperanto.

La Deklaracio pri la esenco de Esperantismo (malprecize ankaŭ "Deklaracio pri Esperant[ism]o" aŭ mallonge Bulonja Deklaracio) estas baza konstitucia dokumento difinanta la memkomprenon de la Esperantistoj kaj jure fiksanta la Fundamenton de Esperanto kiel lingva bazo de la planlingvo. Ĝi estas akceptita de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro je la 9-a de aŭgusto 1905.

La Bulonja Deklaracio difinas la celojn de la "esperantismo" en kvin punktoj; jen mallongigo:

  • La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrala, kiu servu por interkompreniĝo de la diverslingvaj homoj[1].
  • Lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo: Esperanto.
  • La aŭtoro de la lingvo rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate la lingvon kaj transdonis ĝin al la tuta mondo.
  • La sola bazo, deviga por ĉiam kaj por ĉiuj esperantistoj estas la Fundamento de Esperanto.
  • Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kia celo.

EdE-B D

Eliro el la Kongresejo en Bulonjo-ĉe-Maro, (H. Caudevelle, fotog., 6 aŭgusto 1905).

Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro[redakti | redakti fonton]

En la unua kunsido de la 1ª UK en Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer), la 7ªⁿ de aŭgusto 1905, Zamenhof legis sian deklaracion, kies teksto iom ŝanĝita de la komitato, estis prezentita al la kongresanoj de Boirac en la kvara kunsido en ĝia definitiva formo kaj akceptita de la kongreso. La Deklaracio fariĝis kvazaŭ lingva esperantista "Kredo". Jen estas ĝia tuta teksto:

Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo de la 9ª de Aŭgusto 1905

"Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingata nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas "nenies propraĵo", nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo Esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia Esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo "Fundamento de Esperanto", en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj "tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto". Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", ĉiu Esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj Esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verko de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga."

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Por interpreto de la rilatoj inter la Deklaracio kaj la Fundamento vd.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo ĉe la paĝo de AdE

(itala) Esperanta Civito: la comunità soggetto di diritto internazionale costituita sullo jus sermonis Arkivigite je 2021-01-18 per la retarkivo Wayback Machine, jutuba filmeto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Esperanto en la funkcio de perada lingvo inter kulturoj kaj ne en tiu de pontlingvo dum interpretado. Esperanto kiel pontolingvo uzota de la interpretistoj en la EU-Parlamanto estis propono diskutita en 2004, kaj malaprobita per eta plimulto en Strasburgo, En: Pri la "Lingvopolitikaj Poziecioj" de TEJO, Literatura Foiro, p 379, n-ro 320, decembro 2022.