Helmut Welger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Welger
Helmut Welger en 2005
Helmut Welger en 2005
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1946 (1946-01-01)
Morto 12-an de majo 2008 (2008-05-12) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistoesperantologo
vdr

Helmut WELGER, esperantigite Helmuto Velger, (naskiĝis en 1946, mortis la 12-an de majo 2008) estis germana esperantisto kaj esperantologo.

Laŭ profesio, li estis psikologo, psikoterapeŭto kaj advokato, kvalitcertigisto de kliniko. Pro grava malsano (amiotrofa lateralsklerozo) li devis ĉesigi sian profesion laboron en 2006.

Welger esperantistiĝis en 1976. En la 1980-aj jaroj, li fondis la Informan servon kaj eldonejon por kosmopolita humanismo (homaranismo).

Lia plej grava kontribuo al la esperantologio estis nova, "jurscienca" interpreto de la Fundamento de Esperanto, kiun li nomis "norma esperantologio", kontraste al la ĝistiamaj interpretoj filologia (Waringhien k.a.), "logika" (Analiza Skolo) kaj "spirita" (metagramatika, Makkink). Welger substrekis, ke Zamenhof "sufiĉe ofte klarigis, ke la Fundamento por li estas leĝo" kaj "ke Zamenhof la Fundamenton 'leĝo' ne nur nomis, sed ĝin fakte tiele traktis, interpretis kaj strikte obeis"[1]. La esperantistaro - laŭ Welger -, "agante kiel ia leĝdonanto, oficiale akceptis du konstituciajn leĝojn: nome

  • la Fundamenton, kaj
  • la Deklaracion pri la Esenco de la esperantismo (mallonge: Bulonja Deklaracio).

La Bulonja Deklaracio estas precipe (sed ne nur) la enkonduka leĝo de la Fundamento. Ambaŭ kune konsistigas la konstitucion de Esperanto. Ili estis oficiale akceptitaj la 9-an de aŭgusto 1905.

De tiu elirpunkto li deduktas, kio estas gramatike ĝusta kaj stile bona Esperanto, aplikante la kutimajn interpret-metodojn de jurscienco, nome interpretado laŭ la vort-senco, kunteksto, norm-celo (teleologio) kaj historia ekesto.

Kvankam lia "jurscienca interpreto" estas kohera sistemo pripensinda, ĝi ĝis nun estas nur malmulte diskutata de aliaj esperantologoj, eble ĉar Welger ne aktive partoprenis en la publika diskuto en fakaj periodaĵoj kaj simpozioj.

Welger aktivis ankaŭ kiel vikipediisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antaŭparolo de "Kontribuoj al la Norma Esperantologio"

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]