Émile Boirac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile Boirac
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1851 (1851-08-26)
en Guelma
Morto 20-an de septembro 1917 (1917-09-20) (66-jaraĝa)
en Diĵono
Lingvoj Esperantofrancalatina
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Bordozio
Subskribo Émile Boirac
Okupo
Okupo filozofoesperantisto • psychic • psikologo
vdr
Émile Boirac
Persona informo
Émile Boirac
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1851 (1851-08-26)
en Guelma
Morto 20-an de septembro 1917 (1917-09-20) (66-jaraĝa)
en Diĵono
Lingvoj Esperantofrancalatina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Bordozio vd
Subskribo Émile Boirac
Profesio
Okupo filozofoesperantisto • psychic • psikologo vd
Laborkampo filozofiopsikologioparapsikologio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Émile BOIRAC [emil' bŭarak'] estis franca esperantisto, doktoro pri filozofio kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto. Li naskiĝis la 26-an de Aŭgusto 1851 en Guelma (Alĝerio), kaj mortis la 20-an de Septembro 1917 en Salses apud Perpignan. Li estis nomita rektoro de la Universitatoj de Grenoble (1898) kaj de Dijon (1902).

Li kreis la konceptojn metagnomio kaj supersensa percepto.

Profesio kaj movado[redakti | redakti fonton]

Kiel filozofo, lia precipa verko estas lia doktoriĝa tezo "La Ideo de la Fenomeno"; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj francaj filozofoj, Renouvier kaj Fouilée pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, la idealismo-fenomenismo. Li priskribis paramnezion sub populara nomo déjà vu en sia verko L'Avenir des Sciences Psychiques (La Esonteco de la psiĥaj sciencoj). Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoblo, kaj la "pri-vinan" Instituton de Diĵono.

En 1900 li estis varbita al Esperanto per leteroj de Méray. Post iom da hezito li senlace laboris por Esperanto. Li prezidis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer (1905). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn, krom du. Elektita de L.L. Zamenhof kiel prezidanto de la Lingva Komitato, li energie subtenis la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Lia raporto al la Kvara Kongreso en Dresdeno en 1908 pritraktas lian partoprenon en la laboroj de la "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia" kaj la konduton de tiu ĉi.

En 1908 Boirac estis fondinto, kune kun Jean Camille Chaigneau kaj aliaj, de internacia asocio de Esperanto-psikistoj, mallonge Esperanta Psikistaro, kaj ĝia unua, honora prezidanto.[1]

Lingva agado[redakti | redakti fonton]

Karikatura bildkarto (el ĉ. 1912):
BOIRAC
Rektoro de la Universitato en Dijon
Hon. membro de la E. Gr. de Beaune
Prez. de la E. Gr. de Dijon—Membro de la K.K.K.
Prez. de la L.K. -- Prez. de la Esp. Akademio
subskribita de Jean Robert

La Plena Vortaro Esperanto-Esperanta de Boirac el 1909 laŭ la juĝo de Enciklopedio de Esperanto (EdE, 1934) estis "unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj". La spertojn kolektitajn dum ĝia verkado Boirac en 1911 ĝeneraligis en siaj Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta.

EdE plie juĝas: "Boirac sin montris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj. Per sia fluanta voĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo, kune kun sia persona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la Esperantistaj kunvenoj, kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kaj altiris al Esperanto gravajn Universitatanojn".

Li verkis multajn artikolojn en revuoj francaj (speciale en la "Revuo Pedagogia") kaj esperantaj kiel La Revuo kaj la Oficiala Gazeto Esperantista.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Traduko de Leibniz : Monadologio, 1902-
  • Ŝlosileto kvarlingva 1903 -
  • Perdita kaj Retrovita 1905 -
  • Qu'est-ce que l'espéranto? 1906 -
  • Le Congrès espérantiste de Genève, 1906 -
  • Pri la Homa Radiado, 1906 -
  • Traduko de Molière: Don Juan aŭ la ŝtona festeno, 1909 -
  • Traduko de Van Dyke: La kvara Mago aŭ la alia Saĝulo, 1909 -
  • Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca 1909 -
  • Le problème de la langue internationale, 1911 -
  • Vortaro de la Oficialaj Radikoj 1911 -
  • Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta 1911
  • L'Avenir des Sciences Psychiques (1917)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nekrologo en Oficiala Gazeto Esperantista 7a jaro 1917, n-ro 7-8 (73-74), p. 132-135
  • Delcourt, Marcel & Amouroux, Jean 1977 : Du datrevenoj de E. Boirac. Filozofo kaj Esperantisto, Esperanto, 863 (11), p. 188-189

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Émile Boirac » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Federacio Spiritista Belga, Raporto pri la Subkongreso de Esperanta Psikistaro, Anvers, 1911.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.