Charles Méray
Charles Méray | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1835 en Chalon-sur-Saône |
Morto | 2-an de februaro 1911 (75-jaraĝa) en Diĵono |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Supera normala lernejo |
Okupo | |
Okupo | matematikisto esperantisto universitata instruisto |
Charles MÉRAY (mere), (nask. en la 12-a de Novembro 1835 en Chalon-sur-Saône, mortis en la 2-a de Februaro 1911 en Diĵono) estis franca fama matematikisto kaj esperantisto.
Méray instruis pri matematiko en la Fakultato en Lyon (1866) kaj en Dijon (1867). Li estas aŭtoro de tute originala traktato pri infinitezimala analizo, elpensinto de nova metodo por instruado de geometrio.
Li hazarde eksciis pri Esperanto ĉe parolado farita en 1900 de lia kolego Charles Lambert. Lia akra kaj penetrema spirito estis tuj frapita de la genia kreaĵo de L. L. Zamenhof. Arde li sin ĵetis en la bataladon multigante paroladojn, gazetajn artikolojn, leterojn, personajn klopodojn por diskonigi Esperanton en ĉiuj sciencaj rondoj: tiel li gajnis fervorajn adeptojn ne nur en la Diĵona Universitato, sed en la Scienca Akademio, en la Pariza Universitato kaj la Parizaj liceoj. Li varbis generalon Sebert, kiu jam antaŭe aprobis la ideon, Carlo Bourlet, Charles Laisant, Paul Appell, d-ron Bouchard, dekanon Recoura, rektoron Émile Boirac, prof. Lepine, ktp. Resume li estis la granda propagandisto inter la scienculoj. En Diĵon mem li akiris la aliĝon de la Universitato, urbestraro, ktp. En 1901 li fondis kaj prezidis la Diĵonan grupon. Samjare, kun Sebert, li prezentis Esperanton al la Scienca Akademio. Li daŭrigis sian Esperanto-agadon ĝis la fino.
En 1905 Méray fariĝis membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1] kaj restis LK-ano ĝis 1910. Li verkis kelkajn propagandajn broŝurojn.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Louis BASTIEN en Enciklopedio de Esperanto, 1933.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.