Charles Laisant
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Charles Laisant | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Jean Frollo |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1841 en Nanto |
Morto | 5-an de majo 1920 (78-jara) en Asnières-sur-Seine |
Tombo | Crématorium-columbarium du Père-Lachaise |
Lingvoj | Esperanto • franca lingvo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo • École d'application de l'artillerie et du génie • lycée Georges-Clemenceau |
Familio | |
Infano | Albert Laisant |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • politikisto • esperantisto • militisto • ĵurnalisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 5395 |
Charles-Ange LAISANT [lezan] (naskiĝis la 1-an de novembro 1841 en Indre apud Nantes; mortis la 5-an de majo 1920 en Asnières apud Parizo) estis franca matematikisto kaj politikisto.
Li estis oficiro ĝis 1876, sed jam de 1871 li interesiĝis pri politiko. Li estis deputito, redaktoro kaj direktoro de politikaj ĵurnaloj. Li apogis la faman generalon Georges Boulanger kaj pro tio estis kondamnita. De 1893 li dediĉis sin nur al scienco. Li verkis plurajn librojn pri supera matematiko. Varbita de Charles Méray al Esperanto en 1900, li propagandis ĝin inter scienculoj. Li estis vicprezidanto de SFPE. Li kunlaboris en kelkaj esperantaj gazetoj, kaj verkis broŝurojn pri kaj en Esperanto. Li estis vicprezidanto de la Pariza Esperanto Grupo, 1901.
Verkoj eldonitaj en Esperanto[redakti | redakti fonton]
- La parlamentisma iluzio (trad. Fi-Blan-Go), Paco-Libereco, 1910.
- Inicado Matematika, (tradukis J.-C. Chaigneau kaj J. Camescasse) laŭ la 10-a franclingva eldono de sia verko
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Liberpensuloj
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Charles Laisant en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
![]() |
Trovu « Charles-Ange Laisant » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |