Esperanta Psikistaro estas kolekto de diversaj artikoloj, precipe tradukaĵoj, pri okultismo, spiritismo, spiritualismo, antaŭdestino. En la libreto, eldonita de la tiama "Internacia Unuiĝo por Psikisma Studado per Esperanto" sub la honora prezido de Emile Boirac en 1910 [1], oni resumas diversajn parapsikologiajn nociojn en la terminojn "psikismo", "psikisto" (hipnotisto, magnetisto, telepatiisto, spiritisto), "psikistaro". La dua eldono datiĝas de 1911. La Esperantigoj estas verkitaj precipe de J.C. Chaigneau kaj A. Stas.
„ Tiu libro enhavas tre legindajn ĉapitrojn pri la psikisaj problemoj, tradukitaj el diversaj lingvoj. La emoj de la libro estas malkaŝe esperantistaj ; el la diversaj tekstoj klare aperas ke la spiritistoj opinias ke Esperanto kaj Spiritismo estas intime kunligitaj. La kunlaborintoj estas ĉiuj eminentaj personoj, kiuj defendas tre elokvente siajn ideojn. La esperanta teksto estas tre korekta. ”