7-a de aŭgusto
(Alidirektita el 7-an de aŭgusto)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 7-a de aŭgusto estas la 219-a tago de la jaro (la 220-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 146 tagoj restas.
Je la 7-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 626: Armeoj de Sasanidoj kaj Avaroj finis nesukcesan sieĝon de Konstantinopolo
- 936: Oto la 1-a en Aachen iĝis reĝo de Germanio.
- 1316: Papado en Avinjono: post morto de Klemento da 5-a finiĝis pli ol dujara periodo de Vaka Seĝo - Johano la 22-a iĝis papo
- 1588: Nokte de la 7-a/8-a de aŭgusto hispana Nevenkebla mararmeo estis atakita de angloj helpe de 8 akvoveturiloj plenigitaj de facile bruligeblaj materialoj sur rodo de neŭtrala franca haveno Kalezo
- 1627: Sveda-pola milito: komenciĝis senrezulta batalo apud Tczew - sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo estis vundita pro kio sveda armeo rezignis sieĝon de Gdańsk
- 1679: Brigantino, konstruita de René Robert Cavelier de La Salle, komencis navigadon kiel unua velŝipo al supraj Grandaj Lagoj
- Granda Nordia Milito:
- 1743: Subskribo de rusa-sveda pactraktato en Åbo (Turku) - Rusa Imperio aneksis sudan parton de Finnlando kaj plifirmigis siajn influojn en Svedio
- 1782: En Petrogrado oni inaŭguris monumenton al Petro la Granda - La Bronza Rajdanto
- 1786: Unua protekta tereno por indianoj kreiĝis en Usono
- 1814: Papo Pio la 7-a reaktivigis la ordenon de jezuitoj, likviditan en 1773
- 1819: Batalo de Bojakao: Simón Bolívar venkis hispanajn trupojn, submetante Bogoton sub sian regadon, tiel plifortigante sendependecon de Vicreĝlando de Nova Granado
- 1830: Ludoviko-Filipo iĝis reĝo de Francio - lasta monarko el la dinastio Burbonoj
- 1839: Observatorio Pulkovo establiĝis en Rusio
- 1840: En Anglio oni malpermesas laborigi infanojn kiel kamenpurigistoj
- 1856: Al Aŭstralio albordiĝis unuaj polaj setliĝintoj
- 1888: Ĵakvo la Buĉisto komencis sian serian murdadon
- 1904: Esperantujo: en Calais okazis kunveno de esperantistoj, kiu estis la "patrino" de UK-oj
- 1905: Aŭstroj transdonis la kastelon de Vavelo al polaj civiloj
- 1908: Aŭstrio: malkovro de Venuso de Willendorf el Malfrua Paleolitiko
- 1912: Aŭstra fizikisto Victor Franz Hess dum flugo per balono malkovris kosman radiadon
- Unua mondmilito:
- 1920: Pola-bolŝevika milito: komenco de aligrupiĝo de polaj armeoj antaŭ la batalo de Varsovio
- 1920: Dua Pola Respubliko: en Varsovio estis subskribita traktato pri reciproka agnosko de suvereneco inter Ukraina Popola Respubliko kaj Kubania Popola Respubliko kun komuna subteno en la lukto por nacia liberigo
- 1920: Portugalio aprobis leĝon pri Aziaj kaj Afrikaj Kolonioj
- 1933: En vilaĝo Simele okazis unua masakro de asirianoj fare de iraka armeo - en la tagoj 7-11 de aŭgusto oni murdis ĉ. 3000 personojn en gubernio Dahuk kaj gubernio Ninivo (63 ekstermitaj vilaĝoj kune kun kvartalo de Mosulo - dum la unua mondmilito turkoj kaj kurdoj murdis 2/3-onojn de asirianoj)
- 1934: Franz von Papen rezignis esti vickanceliero en registaro de Adolf Hitler - la posteno restis vaka
- 1938: Supra Aŭstrio: Koncentrejo Mauthausen-Gusen establiĝis - malliberuloj de koncentrejo Dachau komencis ĝin konstrui
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: kelkaj monatoj antaŭ kreo de la Varsovia geto okupaciaj regopovoj de Varsovio informis, ke judoj alvenantaj al Varsovio povas loĝi nur en la parto, kiu estos ĉirkaŭita per muro; Nov-Jorko: "Nowy Świat" citis enkondukan artikolon "Pola persisto" laŭ kanada revuo "Kingston Whig-Standard" pri ironio de la sorto, ke poloj al kiuj Aliancanoj rifuzis helpon dum la germana invado en Pollandon batalis kadre de sia armeo en Francio kaj nun batalos defende de Anglio; Bramcote (Warwickshire): unua vizito sur la brita tero de Supera Komandanto, divizia generalo Władysław Sikorski ĉe polaj pilotoj - en bombaj skadroj 300 kaj 301; Alzaco-Loreno aneksita de Nazia Germanio; Libera Francio subskribis militistan konvencion kun Britio
- 1941: Holokaŭsto: sur juda tombejo en Grajewo germanoj pafmortigis 119 judojn, polojn kaj rusojn; Volinio: en Zdołbunów (Rivna provinco) SS murdis 380-450 judojn; Britio: interkonsento pri religo de diplomatiaj rilatoj inter Belgio kaj Sovetunio; 8 konvojoj, 3 malsanulŝipoj kaj unu speciala traveturigis de Sirio kaj Libano al Francio (reĝimo de Vichy) 37,5 mil de homoj, en tio 5 mil civiluloj; 5668 francaj soldatoj aliĝis al Libera Francio de generalo Charles de Gaulle; Orienta Fronto: nokte aviadila grupo de aerodromoj el Saaremaa atakis Berlinon - 15-a Divizio de Bomba Aviado (35 aviadiloj) ĵetis 3 mil tunojn da bomboj; Ruĝa Armeo evakuiĝis de Staraja Russa
- 1942: Germana polico pafmortigis en komunumo Aleksandrów en Zamość-regiono 17 polojn kaj 36 judojn; al koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto de 1014 judoj de Francio, el kiuj SS elektis 704 por gasumi en gasĉambroj; Sudokcidenta Pacifiko: usona 1-a Divizio de Mar-Infanterio alteriĝis sur Salomonoj kaj Guadalcanal - Batalo de Guadalcanal komencita; 2-a etapo de la evakuo de Pola Armeo en Sovetunio komenciĝis
- 1943: Taĉmento de Popola Gvardio je la nomo al Kazimierz Pułaski batalis kun la germana en arbaroj de Skierniewice, la alia grupo detruis en Distrikto Minski trajnon kun benzino; taĉmento de Pola Enlanda Armeo gvidata de Antoni Heda liberigis de malliberejo en Starachowice pli ol 80 personojn kaj taĉmento de leŭtenanto Stanisław Sojczyński 56 el malliberejo en Radomsko; trupoj de Okcidenta Fronto ekatakis direkte al Spas-Demensk (operaco finita la 20-an de aŭgusto); Ruĝa Armeo liberigis Grajvoron; nokte soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Karaĉev kaj kelkajn en Ĥarkiva provinco
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): tritaga ekstermado de kvartalo Wola finiĝis per murdo de 40-60 mil civiluloj - laŭ persona ordono de Hitler por "purigi Varsovion de civila loĝantaro": Ĉiun loĝanton oni devas mortigi, estas malpermesate preni militkaptitojn. Varsovio devas esti niveligita kun la tero kaj tiamaniere oni kreos timigan ekzemplon por la tuta Eŭropo - la plej granda unufoja genocido dum tiu ĉi milito (kun rabo kaj seksperfortoj eĉ de 9-jaraj knabinoj); de frumateno daŭrigo de la taĉmentaj atakoj de generalo Heinz Reinefarth, kiuj forpuŝis ribelantojn de 5 lokoj en Wola, posttagmeze pola kontraŭatako; ĉe la str. Jerozolimskie ekkonstruatas barikado, kiu ĝis fino de la insurekcio servos kiel sekura trapasejo inter du partoj de Mezurbo; leŭtenanto de la Reĝa aerarmeo John Ward, fuĝinta de germana malliberejo, komencis sendi al Londono depeŝojn (pli ol 100 en la angla lingvo per Morsa kodo dum la ribelo); nokte de la 7-a/8-a germanoj murdis apud preĝejo en Wola superan kapelestron de pola armeo pastron kolonelon Tadeusz Jachimowski; ekstermo de pola vilaĝo Poręba Dzierżna apud Olkusz - revenĝe pro mortigo de 4 germanaj soldatoj oni eltiris el domoj 40 virojn pfmortigante ilin sur placo, sekvan tagon 2/3 de konstruaĵoj estis bruligitaj; kompanio de EA el Busko-regiono batalis kontraŭ 80-persona taĉmento de Wehrmacht; kreita en regiono de Mińsk Mazowiecki Operaca Grupo "Oriento" de Pola Enlanda Armeo nombranta 750 soldatoj estis arestita de NKVD kaj alveturigita al koncentrejo Majdanek; Winston Churchill insiste premis al John Slessor, kiu konsentas sendi aviadilojn kun helpo al batalanta Varsovio nur kun polaj skipoj; Londono: vespere okazis konferenco pro brita malhelpo al polaj ribelantoj kun partopreno de Kazimierz Sosnkowski; Operaco Overlord: komenciĝis dusemajna batalo de Falaise (Normandio), kie Unua Kirasita Divizio de pola generalo Stanisław Maczek ne permesis fuĝi el ĉirkaŭigo al dekoj da miloj de germanaj soldatoj kaj kontribuas al rompo de la germana defendo; usonaj bombaviadiloj aeratakis kelke da lokoj en Supra Silezio; generalo Dietrich von Choltitz estis nomumita de Adolf Hitler armea guberniestro de Parizo kun ordono defendi la urbon senkonsidere de perdoj kaj detruoj, kion li ne plenumis; Orienta Fronto: trupoj de 4-a Ukraina Fronto "liberigis" Borysław kaj transiris landlimon kun Ĉeĥoslovakio (kutime post 3 tagoj NKVD-taĉmentoj per teroro enkondukis sovetan okupadon); en Berlino antaŭ "popola juĝejo" komencita 2-taga proceso kontraŭ atencintoj al Hitler (el la 20-a de julio)
- 1947: Ekspedicio de Thor Heyerdahl al Polinezio sur la floso Kon-Tiki finiĝis
- 1948: Willem Drees iĝis ĉefministro de Nederlando
- 1952: Soveta okupado de Pollando: en Varsovia malliberejo en Mokotów oni pafmortigis 6 oficirojn, akuzitajn de komunistaj regopovoj pri "partopreno en komploto por perforta faligo de registaro kaj spionado - plimulto estis pilotoj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, krome 2 membrojn de Libero kaj Sendependo ("Anatemitaj Soldatoj")
- 1953: Ohio estis akceptita al Usono per retroaktiva ordo komencita en 1803
- 1960: Ebur-Bordo sendependiĝis (de Franca Okcidenta Afriko)
- 1961: Dutaga kosma misio de Vostok 2 kun soveta kosmonaŭto German Stepanoviĉ Titov finiĝis
- 1966: Miĉigano: en Lansing okazis tumulto kun rasisma fono
- 1970: Konsuma milito inter Egiptio kaj Israelo finiĝis
- 1978: Prezidento de Usono Jimmy Carter, deklaris najbarecon de Love Canal apud Niagara Falls kiel loko de katastrofo pro kemiaj forĵetaĵoj
- 1979: Nuklea akcidento en sekreta nuklea centralo en usona subŝtato Tenesio - ĉ. 1000 personoj spertis radiaktivecon kvinoble pli grandan ol permesebla dum unu jaro
- 1980: Solidareco: aktivulino de Liberaj Sindikatoj de Marbordo Anna Walentynowicz estis maldungita de sia laboro, kio estis senpera kaŭzo de la striko en Ŝipfarejo de Gdańsk komencita post semajno
- 1982: Sekreta armena terorisma organizaĵo ASALA bombatencis en la aviadilejo de Ankaro - 9 personoj mortis, 70 vundiĝis
- 1988: Angolaj ĉasaviadiloj MiG-23 provis sensukcese pafalterigi aviadilon kun prezidento de Bocvano Quett Masire
- 1995: Angla sportisto Jonathan Edwards dum okaziĝanta en Göteborg Atletika Monda Ĉampioneco unuafoje transiris barieron de 18 metroj en trisalto
- 1997: Kanadanoj finis konstruadon de giganta gasodukto trans Andoj de Argentino ĝis Ĉilio
- 1998: Rezulte de terorismaj atakoj de Al-Kaida kontraŭ usonaj ambasadejoj en la ĉefurboj de Kenjo kaj Tanzanio mortis 224 personoj, 4500 vundiĝis
- 1999: Islama Internacia Brigado apogita de Ĉeĉenio invadis Dagestanon - rusa-ĉeĉena milito pri Dagestano komenciĝis
- 2004: Grekio: malfermo de la ponto Rio-Antirio
- 2006: C/2006 P1 (Kometo McNaught) estis malkovrita
- 2008: Batalo inter kartveloj kaj sudosetaj separismaj armitaj fortoj komencis 6-tagan kartvelan-rusan militon
- 2010: Juan Manuel Santos iĝis prezidento de Kolombio
- 2010: Pollando: Bogatynia estis inundita de trafluanta la urbon rivereto Miedzianka
- 2014: Prezidento de Usono Barack Obama agnoskis internacian aviadan intervenon kontraŭ Islama Ŝtato
- 2016: 22 personoj pereis en rapidega dutaga inundo en Skopjo, la ĉefurbo de Makedonio
- 2018: Iván Duque Márquez iĝis prezidento de Kolombio
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 317: Konstancio la 2-a, imperiestro de Romio, filo de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio (m. 361)
- 1165: Ibn Arabi, sufia teologo, mistikulo, poeto kaj filozofo el Al-Andalus, subsktrekanta la ideon pri Tawhid, konsiderata la plej granda ŝejko, tradukata de Joanna Wronecka (m. 1240)
- 1533: Alonso de Ercilla, hispana poeto kaj soldato, aŭtoro de eposa poemo La Araucana (m. 1594)
- 1533: Valentin Weigel, germana teologo kaj filozofo, mistika verkisto, prapioniro de teozofio (m. 1588)
- 1560: Erzsébet Báthory, hungara grafino loĝanta en burgo Čachtice, flue parolanta hungare, latine kaj germane, konsiderata amasmurdistino (m. 1614)
- 1598: Georg Stiernhielm, sveda ŝtatoficisto, poeto, esploristo de skaldoj (m. 1672)
- 1779: Carl Ritter, germana geografo, fondinto de la moderna geografio (m. 1859)
- 1802: Germain Henri Hess, svisa kemiisto kaj fizikisto, okupiĝanta pri termokemio (m. 1850)
- 1819: Pantelejmon Kuliŝ, ukraina verkisto, poeto, folkloristo, etnografo, eldonisto, tradukisto (m. 1897)
- 1825: Gusztáv Kondor, hungara astronomo, matematikisto, profesoro, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1897)
- 1832: Julius Epstein, kroata pianisto kaj pedagogo juddevena (m. 1926)
- 1858: Carlo Cordero de Montezemolo, itala markizo, generalo, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio kaj de pluraj italaj Esperanto-kongresoj (m. 1943)
- 1862: Henri Le Sidaner, franca impresionista pentristo ekspoziciinta en la Pentrosalono de Parizo (m. 1939)
- 1866: Johannes Dietterle, germana filologo, diakono kaj luterana pastoro, direktoro de Saksa Esperanto-Instituto, membro de Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, komitatano de UEA, prezidanto de UK 1923, kunlaboranto de IALA kaj de la eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn, organizanto de tutmonda statistiko pri esperantistoj, konata de Bildotabuloj por la instruado de Esperanto, La Vendreda Klubo, kaj Originala Verkaro de Zamenhof (m. 1943)
- 1867: Emil Nolde, dana-germana pentristo, reprezentanto de ekspresionismo (por nazioj de degenerita arto) (m. 1956)
- 1876: Mata Hari (Margaretha Geertruida Zelle), nederlanda dancistino kaj spionino, ekzekutita (m. 1917)
- 1883: Joachim Ringelnatz, germana verkisto kaj pentristo (m. 1934)
- 1899: Oldřich Nový, ĉeĥa filma kaj teatra aktoro, reĝisoro, dramisto kaj kantisto (m. 1983)
- 1901: Sándor Ferenczy, rumania hungara biologo (ornitologo) (m. 1945)
- 1908: Hiranmoy Ghoshal, barata-pola verkisto, tradukisto, diplomato, lekciisto de Varsovia Universitato, bengaligis romanon Quo vadis? (m. 1969)
- 1911: István Bibó, hungara jurfilozofo, pripolitika-prihistoria verkisto (m. 1979)
- 1912: Imre Csenki, hungara komponisto, dirigento kaj instruisto (m. 1996)
- 1912: Zoltán Hargitai, hungara botanikisto esplorinta flaŭron (m. 1945)
- 1918: Cornelis Buddingh, nederlanda poeto kaj tradukisto (m. 1985)
- 1923: Viktor Nagy B., rumania hungara laborista poeto kaj verkisto, kunlaboranto de "Háromszék"
- 1927: József Vekerdi, hungara bibliotekisto, lingvisto, tradukisto, filo de Béla Vekerdi, frato de László Vekerdi (m. 2015)
- 1928: Erika Lagrange, germana esperantistino, tradukistino, edzino de Georges Lagrange kaj edukistino de denaskaj Esperanto-parolantoj (m. 2008)
- 1932: Abebe Bikila, etiopa maratonisto, venkinto de la du olimpikoj (m. 1973)
- 1933: Elinor Ostrom, Usona ekonomistino kaj Nobel-premiitino (m. 2012)
- 1934: Dieter Schlesak, rumanlanda germanlingva verkisto, transilvania sakso (m. 2019)
- 1934: László Kónya, rumania hungara operkantisto
- 1937: Lajos Kántor, hungara literaturhistoriisto, publicisto, redaktoro
- 1938: Kálmán Attila Szabó, rumania hungara instruisto pri pedagogio, lernejhistoriisto
- 1938: Jan Kieniewicz, pola historiisto, profesoro pri homa scienco, diplomato, spertulo pri historio de Barato kaj hispanismo
- 1940: Jean-Luc Dehaene, flandra politikisto, ĉefministro de Belgio (m. 2014)
- 1943: Alain Corneau, franca film-reĝisoro, konata de Ĉiuj matenoj de la mondo kaj Stuporo kaj tremoj (m. 2010)
- 1947: Sofia Rotaru, rusa-ukraina kantistino kaj aktorino moldavdevena
- 1948: Wolfgang Haas, liĥtenŝtejna teologo kaj ĉefepiskopo romkatolika
- 1949: Walid Jumblatt, libana politikisto druzdevena
- 1958: Bruce Dickinson, angla rokmuzikisto, kantisto kaj radio-parolisto
- 1959: Edward Simoni, pola-germana muzikisto, komponisto, virtuozo de pajnofluto
- 1960: David Duchovny, usona aktoro filma kaj televida jud-skotdevena
- 1961: Gesine Lötzsch, germana politikistino kaj filologino, edzino de Ronald Lötzsch
- 1966: Jimmy Wales, usona entreprenisto, kunfondinto de Vikipedio kaj Wikia
- 1975: Charlize Theron, sudafrika-usona aktorino parolanta afrikanse
- 1984: Yun Hyon-seok, sudkorea poeto, civitana aktivulo, sinmortiginto (m. 2013)
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 1106: Henriko la 4-a, germana-romia imperiestro el Salia dinastio (n. 1050)
- 1491: Jacob Barbireau, komponisto de franc-flandra skolo (n. 1455)
- 1547: Gaetano Thiene, itala juristo,fondinto de katolika ordeno, sanktulo (n. 1480)
- 1615: Melchior Vulpius, germana komponisto de protestantaj himnoj (n. 1570)
- 1616: Vincenzo Scamozzi, itala arkitekto kaj teoriisto (n. 1548)
- 1622: Hasekura Tsunenaga, japana samurajo kaj diplomato (n. 1571)
- 1635: Friedrich Spee, germana jezuito kaj verkisto, konfesprenanto dum la ĉasado de sorĉistinoj (n. 1591)
- 1712: Friedrich Wilhelm Zachow, germana komponisto, instruisto de Georg Friedrich Händel kaj Johann Krieger (n. 1663)
- 1782: Andreas Sigismund Marggraf, germana kemiisto prilaborinta metodon apartigi sukeron de sukerbetoj (n. 1709)
- 1822: Sámuel Teleki, kanceliero de Transilvanio, fondinto de Biblioteko Teleki (n. 1739)
- 1848: Jöns Jacob Berzelius, sveda kemiisto, kuracisto kaj mineralogo (n. 1779)
- 1848: Tomasz Kłossowski, pola bienulo, forĝisto, soldato, atestanto de Maria Apero simila al tiu de Mikołaj Sikatka, fondinto de la Bildo Mater Dolorosa (n. 1780)
- 1893: Alfredo Catalani, itala komponisto de operoj (n. 1854)
- 1900: Wilhelm Liebknecht, germana politikisto kaj socialdemokrato (n. 1826)
- 1921: Aleksandro Blok, rusa poeto kaj dramisto, klasikulo de la rusa literaturo (n. 1880)
- 1922: Sándor Kolosváry, hungara juristo, universitata profesoro (n. 1840)
- 1929: Leopold Kronenberg, pola instruisto kaj esperantisto, tradukisto, preleganto, kunredaktoro de la Kongresa Bulteno de UK 1912 en Krakovo, aŭtoro de lernolibro, gvidanto de kursoj en Esperanto-gazetoj, publikiganta en "Esperanto Triumfonta" kaj "Heroldo de Esperanto" (n. 1890)
- 1932: Karl Wallon, germana komercisto kaj esperantisto alpropriginta germanan stenografion (n. 1873)
- 1938: Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski, rusa teatra reĝisoro, aktoro, lekciisto, kunfondinto de Moskva Arta Teatro, popola artisto de Sovetunio (n. 1863)
- 1941: Rabindranath Tagore, bengala Nobelpremiita poeto, filozofo, muzikisto kaj pentristo, kies kanto Ĝana Gana Mana iĝis nacia himno de Barato, fondinto de konata universitato en Shantiniketan (Okcidenta Bengalio), reprezentanto de la bengallingva literaturo, multfakulo, enestanta en esperantlingva Serio Oriento-Okcidento, rete legebla en Esperanto (n. 1861)
- 1944: Sándor Barta, hungara apotekisto kaj verkisto, viktimo de koncentrejo Aŭŝvico (n. 1890)
- 1957: Oliver Hardy, usona komikulo, konata de la duopo Laurel kaj Hardy (n. 1892)
- 1965: Agostino Brizzi, itala literaturisto kaj esperanisto postlasinta ampleksan manuskripton de ampleksa itala-esperanta vortaro (n. 1894)
- 1978: Paweł Janik, pola kleriko, fondinto de Pola Katolika Esperanto-Ligo (n. 1895)
- 1985: Gábor Szegő, hungara matematikisto, honora membro de la Hungara Scienca Akademio (n. 1895)
- 1994: Henri Lurie, franca filozofo, inĝeniero, tradukinto de Spinozo kaj Goeto, esperantisto (n. 1905)
- 1995: Maksim Tank, belorusa poeto, titolita nacia poeto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko (n. 1995)
- 1994: Leon Kłodecki, pola pedagogo kaj komunisto, kursano de esperantisto Jakobo Ŝapiro, membro de Aviada Klubo en Vilno, postmilite ligita kun Bjalistoko (n. 1912)
- 1996: Ada Fighiera Sikorska, pola ĵurnalistino kaj esperantistino, multjara redaktorino de Heroldo de Esperanto, membrino de TEĴA, EVA, Esperanta PEN-klubo, Honora Membro de UEA (n. 1929)
- 2009: Tamás Cseh, hungara kantisto, komponisto (n. 1943)
- 2010: Bruno Cremer, franca filma kaj televida aktoro (n. 1929)
- 2011: Mark Hatfield, usona politikisto kaj edukisto ligita kun Oregono (n. 1922)
- 2018: Étienne Chicot, franca aktoro rolinta en la filmo La knabino segita en du partojn (n. 1949)
- 2020: Judit Reigl, hungara-franca pentristino translokiĝinta al Francio por ne pentri portretojn de Mátyás Rákosi kaj de aliaj komunistaj funkciuloj (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Kalendaro:
- Gaetano Thiene, itala fondinto de ordeno
- Sankta Kajetano, itala sacerdoto
- Siksto la 2-a, papo, mortigita kun 4 diakonoj
- Tago de Asiriaj Martiroj
- Datreveno de la Batalo de Bojakao
- Nacia tago en Ebur-Bordo: tago de la sendependiĝo (1960)
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 7-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.