Carl Ritter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La fondinto de scienca geografio, Carl Ritter

Carl RITTER (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1779 en Quedlinburg, mortis la 28-an de septembro 1859 en Berlino) estis germana geografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukite ĉe la Salzmann-lernejo (Schnepfenthal) li okupiĝis en Halle (Saale), ekz. sub la gvidado de Niemeyer, pri pedagogiaj studoj. En 1798 li iĝis privata instruisto ĉe la bankisto Bethmann-Hollweg en Frankfurto ĉe Majno. De tie li vojaĝis plurfoje tra Svislando, Savojo, Franclando kaj Italujo. Inter 1814-19 li estis en Göttingen por utiligi tesorojn bibliotekajn por propraj studoj. En 1819 li fariĝis profesoro pri historio ĉe la frankfurta gimnazio, sed jam en 1820 li vokitis kiel eksterordinara profesoro al la Humboldt-Universitato en Berlino. Samloke li baldaŭ iĝis ankaŭ instruisto ĉe la soldata lernejo kaj akademia membro kaj instruisto ĉe la reĝa kadeta lernejo. Li ankaŭ tre engaĝiĝis pri la fondo kaj evoluigo de la Berlina Societo pri geografio.

Graveco kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Kiel la mallonge antaŭ li mortinta Alexander von Humboldt iĝis Ritter fondanto de la .n. komparanta geografio. Lia nefinita ĉefa verko: »Die Erdkunde im Verhältnis zur Natur und zur Geschichte des Menschen« (Berlin 1817–18, 2 vol.), kiun li mem prilaboris por la 2-a eldono, tiel ke la 1-a volumo (2-a eldono, Berlin 1822) traktas Afrikon kiel tuton neseparitan, dume la naŭ sekvantaj tomoj en 19 partoj (1832–59) dediĉatas al la priskribo de Azio.

Ekster tio li skribis: »Europa, ein geographisch-historisch-statistisches Gemälde« (Frankfurt 1804–07, 2 vol.); »Die Vorhalle europäischer Völkergeschichte vor Herodot« (Berlin 1820). Li kolektis siajn artikolojn el la serio "Schriften der Akademie" pri geografaĵoj ĉe »Einleitung zur allgemeinen vergleichenden Geographie und Abhandlungen zur Begründung einer mehr wissenschaftlichen Behandlung der Erdkunde« (Berin 1852). Por klarigi la verkon »Erdkunde« li eldonis kune kun Etzel (postaj pritraktoj far Grimm, Mahlmann, Kiepert) la verkon »Atlas«. Liaj prelegoj eldonitis post la morto sub la titoloj: »Geschichte der Erdkunde und der Entdeckungen« (Berlin 1861), »Allgemeine Erdkunde« (1862) kaj »Europa« (1863) kaj far Daniel liaj leteraj interŝanĝoj kun la minerologo Hausmann von Wappäus (Leipzig 1879).

Por honori lin estiĝis la fondaĵoj "Karl Ritter-Stiftungen" en Berlino kaj Lepsiko. Lia naskiĝurbo starigis por li en 1864 monumenotn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 15-16, kio legeblas tie ĉi interrete.