Salzmann-lernejo (Schnepfenthal)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salzmann-lernejo
lernejo
Informoj
fondodato 1784
Situo
Geografia situo 50° 53′ 0″ N, 10° 34′ 26″ O (mapo)50.88333333333310.573888888889Koordinatoj: 50° 53′ 0″ N, 10° 34′ 26″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Klostermühlenweg 2–8
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Salzmann-lernejo (Schnepfenthal) (Turingio)
Salzmann-lernejo (Schnepfenthal) (Turingio)
DEC
Salzmann-lernejo (Schnepfenthal)
Salzmann-lernejo (Schnepfenthal)
Salzmann-lernejo (Germanio)
Salzmann-lernejo (Germanio)
DEC
Salzmann-lernejo
Salzmann-lernejo
Map
Salzmann-lernejo
vdr
Ŝildo ĉe la enirejo kun nomo kaj fokuso eduka de la lernigejo
Elaera foto de la lernejo kaj de la internejo
Iama rajdejo, nun la lerneja kantino

La Salzmann-lernejo estas tradiciriĉa gimnazio por alttalentitaj lernantoj, specialiĝinta je lingvoj en Schnepfenthal, parto de Waltershausen. Similaj lernejoj estas Landesschule Pforta en Naumburg (Saale), Landesgymnasium für Hochbegabte Schwäbisch Gmünd en Schwäbisch Gmünd, Internatsschule Schloss Hansenberg en Geisenheim kaj Landesgymnasium St. Afra en Meißen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Necesoj por la fondaĵo[redakti | redakti fonton]

La lernejo estis fondita en 1784 fare de Christian Gotthilf Salzmann, origine por la celo de kreskigado de la infanoj de ties granda familio kaj testado de novaj instruaj teorioj. La instruplano pruntis ideojn de John Locke, Jean-Jacques Rousseau kaj aparte de Johann Bernhard Basedow. Basedow fondis la t.n. Philanthropinum, progresema eksperimenta lernejo de Dessau. La dua lernejestro estis la filo Karl Salzmann, la tria (ekde 1847) la nevo Johann Wilhelm Ausfeld.

Konformeco al naturaj leĝoj kaj klerismo estis ĝiaj ĉefaj fokusoj; grandan atenton ricevis praktika vivo kaj studenta taksado; la modernaj lingvoj havis grandan gravecon en la instruplanoj; sporteduko estis lanĉita fare de unu el la instruistoj ĉe Schnepfenthal, Johann Christoph Friedrich GutsMuths. Li konsideratas kiel la inventisto de moderna sporteduko kaj gimnastiko. Sude troviĝas lia sportejo. La plej malnova lerneja sportejo de la pioniro ankoraŭ viziteblas kaj la historian porsportan ilaron oni tie rekonstruis.

Superrigardo pri la lerneja historio[redakti | redakti fonton]

La lernejo - male al aliaj reformemaj projektoj - ĝis hodiaŭ funkcias.[1] Jenas gravaj momentoj el la kroniko lerneja:

  • 1785: GutsMuths alvenas en Schnepfenthal
  • 29-a de junio 1791: angulŝtono metita por plua ejo (domo 2)
  • 1811: post la morto de Salzmann lia filo Carl ekestris administracie
  • 1842: konstruo de la transpasiga turo inter ejoj 1+2
  • 1884: datreveno 100-a fondiĝa de la lernejo
  • 1934: datreveno 150-a fondiĝa de la lernejo
  • 1935: Ŝtatigo de la lernejo
  • 1945: fermo de la lernejo por gastigi rifuĝintojn
  • 1946: remalfermo kiel publika lernejo, kun unuafoja alirrajto por knabinoj
  • 1956: transformiĝo en Speciala supera lernejo (Erweiterte Oberschule)
  • 1962-66: eblo de metilernado kun samtempa ebleco trapasi maturiĝekzamenojn
  • 1984: datreveno 200-a fondiĝa de la lernejo
  • 1991: ŝanĝiĝo en gimnazio
  • 1993: enkonduko de dulingvaj leconoj
  • 2001: transformiĝo en specialan lernejon por lingvoj
  • 14-a de oktobro 2006: kompletigo de la rekonstruitaj ejoj; partnereco kun la Universitato de Ilmenau
  • 25-a de aŭgusto 2008: ekkonstruo de la novaj dormejoj

Nuntempa situacio[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ la lernejo estas ŝtata sekundara lernejo kun internulejo, kiu specialiĝis pri lingvoj. Lernantoj lernas la anglan kaj la latinan de la 5-a klasŝtupo, la araba, la ĉinan, aŭ la japanan de la 6-a kaj du el kvar aliaj lingvoj (franca, hispana, itala, rusa) de la 8-a respektive de la 9-a klasŝtupo.

Famaj studintoj kaj instruintoj[redakti | redakti fonton]

Jen listo de famaj salzmannlernejanoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Muzeo Schnepfenthal

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Leonhard Friedrich (Hrsg.): Pädagogische Welt - Salzmanns Schnepfenthal (Ausgewählte Texte). Jena 2008. ISBN 978-3-938203-49-1

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]