Johann Bernhard Basedow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann Bernhard BASEDOW (naskiĝis la 11-an de septembro 1724 en Hamburgo, mortis la 25-an de julio 1790 en Magdeburg) estis germana klerisma pedagogo kaj fondinto de la filantropa movado. Johann Wolfgang von Goethe priskribis lin en la verko Dichtung und Wahrheit (14-a libro de la 3-a parto); ĉe li unuiĝis fanatikeco plibonigi la edukadon de la homoj kun de tempo al tempo stranga ekstera agado.

Memorigŝtono pri Basedow en Dessau

Vivo[redakti | redakti fonton]

Destinite studi teologion li fuĝis 15-jara el la pezanta vivo en la gepatra domo kaj en la lernejo; post unu jaro, kiun li pasigis en Flensburg helpistante ĉe la kuracisto Boessel, li revenis hejmen. Post la lernejofrekvento li - plej ofte memlernante - studis en Lepsiko (1746-48) kaj poste en Kiel. Kiel hejma instruisto ĉe s-ro von Qualen ĉe Osdorf-Borghorst en Holstinio li havis la unuajn pedagogiajn spertojn, el kiuj li skribis en 1752 la magistriĝtezon kun la latinlingva titolo Inusitata eademque optima honestioris juventutis erudiendae methodus. En 1753 li vokitis kiel profesoro pri moralo kaj retoriko, poste ankaŭ pri teologio, ĉe la Kavaliran akademion al Sorø (Sjælland). Lia klerisma strebo, per kiu li volis purigi la kristanismon de ĉiuj ajn malraciaj dogmaĵoj kaŭzis ke li devis forlasi tiun ĉi lokon kaj venis en 1761 al gimnazio en Altona.

Tie li aperigis (post kelkaj hodiaŭ malpli interesaj libroj moralfilozofiaj kaj teologiaj) en 1768 la skribitaĵon, kiu estis la decida turnopunkto de sia vivo, nome Vorstellung an Menschenfreunde und vermögende Männer über Schulen, Studien und ihren Einfluß in die öffentliche Wohlfahrt, mit einem Plane eines Elementarbuchs der menschlichen Erkenntnis. En tiu ĉi verko li atakis la (alt)lernejan sistemon tiutempan, precipe ties rutinismon malordan. Li substrekis la devon de la ŝtato eduki kaj malfavoris akrege la influon de eklezioj je la instruado ĝenerale. En la libro-anekso li evoluigis tutan "lernejan bibliotekon" kie detale kaj intuicie listigatas lernolibrokatalogo. Inter ili lia plej granda atento estis ĉe la unua fundamenta ero, Elementarbuch. Basedow tuj ekellaboris siajn planojn interesajn. En 1770 li publikigis Methodenbuch für Väter und Mütter der Familien und Völker, enkondukon ampleksan por la rekta uzo de la verko; la saman jaron aperis Elementarbuch für die Jugend und für ihre Freunde in gesitteten Ständen, kiu ricevis en 1774 sian finan titolon Elementarwerk.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La ideoj de Basedow, en tempo malferma je edukadodemandoj, furoris kaj subtenitis ofte. Duko Leopoldo Frederiko Francisko de Anhalt-Dessau venigis lin en 1771 al Dessau, kie li fondis lernejon laŭ siaj ideoj en 1774. Ĝi nomiĝis Philanthropinum kaj iĝis centro de klerisma edukadmovado en Germanlando. Konata estas ankaŭ la rolo grava de Immanuel Kant prie. Multaj gvidantaj pedagogoj tiutempaj agadis surloke, almenaŭ dum kelke da tempo, ekz. Joachim Heinrich Campe, Christian Gotthilf Salzmann, Ludwig Heinrich Ferdinand Olivier, Ernst Christian Trapp. Similaj institucioj baldaŭ estiĝis ankaŭ en aliaj lokoj. La interesoj de Basedow tamen estis pli teoriaj. Pro tio li jam en 1778 cedis la postenon de lernejestro kaj tute enprofundiĝis en la verkadon fakan.

La majstroverko estis la jam menciita Elementarwerk, kiu finfine konsistis en kvar tekstvolumoj kaj en unu volumo kun ilustraĵoj, kupraj gravuraĵoj belegaj de Daniel Chodowiecki. La fundamentaj ideoj legeblis jam ĉe Vorstellung an Menschenfreunde: "Das Elementarbuch soll mit den allerersten Erkenntnissen eines Kindes anfangen… Ein jeder Gegenstand wird zur rechten Zeit nicht zu früh und nicht zu spät für die Bildung des Verstandes und Herzens der Kinder darinnen vorkommen. Ich werde keine einzige Stufe der ordentlich fortschreitenden Natur darin überhüpfen" (§ 56).[1] Tiel li ripetis la taskon, kiujn ĉ. jarcenton pli frue, en 1658, prezentis Johano Amoso Komenio en sia libro Orbis sensualium pictus. Bildo de la tuta mondo sur saĝa pado antaŭ la infano evoluiĝu. Sed des pli grava estas la diferenco disde Komenio. Ĉar tiu ĉi komenciĝis per Dio kreinta la mondon laŭ granda, objektiva ordo kie ankaŭ la homo havas kaj konas sian lokon akuratan. Lia fino absoluta estos la Lasta juĝo, laŭ Komenio. Sed Basedow komenciĝas per la infana ĉirkaŭaĵo: familio je la manĝotablo, nutraĵoj, tolaĵoj, loĝado ktp. Nur poste venas pli kaj pli da aliaj sekcioj. Do fariĝas transponiĝo de la objektiva mondordo de Dio al la subjektiva, fare de la homo mem. Pedagogike okazis la samo. Kant nomis ĝin sia persona kopernika turniĝo. Nehazarde ambaŭ estis de la sama aĝo kaj iliaj verkoj aperis en la sama jardeko.

Tiel Basedow priskribis la decidan novan elirpunkton de moderna pedagogio kaj atentigas jam anticipe al la elementa metodo de Johann Heinrich Pestalozzi. Krome la verko Elementarwerk de Basedow estas - kaj tekste kaj bilde - granda trezorejo por doktrinoj de animoj kaj moroj sed ankaŭ de la ĉiutaga vivo de la 18-a jarcento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tradukite: Elementa libro komenciĝu per la unuaj spertoj de infano. Ĉiu opa objekto ĝustatempe - nek tro frue nek tro malfrue - aperis ene por formi la inteligentecon kaj la korojn de la infanoj. Mi ne transsaltos iun ŝtupon de la ordigite antaŭeniĝanta naturo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Christian Meier: Johann Bernhard Basedow's Leben, Charakter und Schriften unparteiisch beurtheilt, 2 Bände, Hamburg 1791/92
  • Heinrich Rathmann: Beyträge zur Lebensgeschichte Johann Bernhard Basedows aus seinen Schriften und andern Quellen gesammlet. Magdeburg: Pansa 1791
  • Rudolf Bahn: Die Frage der Selbständigkeit der Pädagogik Basedows. Cöthen, 1910
  • Biografio ĉe ADB
  • Biografio ĉe NDB