Ernst Christian Trapp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ernst Christian Trapp
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1745 (1745-11-08)
Morto 18-an de aprilo 1818 (1818-04-18) (72-jara)
en Salzdahlum
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo verkistopedagogo • universitata profesoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ernst Christian TRAPP (naskiĝinta la 8-an de novembro 1745 ĉe bieno Friedrichsruhe apud Drage, mortinta la 18-an de aprilo 1818 en Wolfenbüttel-Salzdahlum) estis germana pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Trapp iĝis en 1768 lernejestro en Bad Segeberg, en 1772 en Itzehoe, en 1776 vicrektoro kaj poste konrektoro en Altona; poste, en 1777, li iris al Dessau en la reforman lernejon Philanthropinum.

Trapp iĝis profesoro universitata en Halle (Saale) en 1779 kaj fondis en 1783 apud Hamburgo lernejon. Ekde 1788 li membris ĉe lernejurbestra grupo en Wolfenbüttel, kie li finfine iĝis privatulo. Li ankaŭ eldonis diversajn pedagogikajn gazetojn.

Verkoj (elekto[redakti | redakti fonton]

  • Unterredungen mit der Jugend, Hamburgo/Kiel 1775
  • Versuch einer Pädagogik, Berlino 1780
  • Tägliches Handbuch für die Jugend, Hamburgo 1784
  • Über den Unterricht in Sprachen, Hamburgo 1789

Fonto[redakti | redakti fonton]

Pierer's Universal-Lexikon, vol 17. Altenburg 1863, p. 761, kio relegeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]