Christian Gotthilf Salzmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Gotthilf Salzmann
Persona informo
Christian Gotthilf Salzmann
Naskiĝo 1-an de junio 1744 (1744-06-01)
en Sömmerda
Morto 31-an de oktobro 1811 (1811-10-31) (67-jaraĝa)
en Waltershausen
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Elektoepiskopujo Majenco vd
Familio
Infanoj Philipp Salzmann • Ernst Julius Theodor Salzmann vd
Parencoj Otto Röse vd
Profesio
Okupo teologo • verkistoinstruisto vd
Aktiva en Schnepfenthal vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Paroĥa domo de la Andreas-komunumo en Erfurto, kie deĵoris Salzmann; kun memorigtabulo.

Christian Gotthilf SALZMANN (naskiĝis la 1-an de junio 1744 en Sömmerda, mortis la 31-an de oktobro 1811 en Schnepfenthal) estis germana protestanta pastro kaj pedagogisto. Unu lia filo estis la geodeziisto kaj forsta fakulego Ernst Julius Theodor Salzmann.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kritikante la edukadosistemon de la 18-a jarcento, la paroĥestro de Sömmerda kaj profesoro ĉe la Philanthropinum de Dessau impresis la kortegon de Gotha. Salzmann propagandis naturan evoluon de korpo kaj spirito kaj fidoplenan kunlaboron inter lernantoj kaj instruistoj. La kortego en Gotha permesis al li realigi lian programon, kiun li teorie priskribis en sia pamfleto Anweisung zu einer zwar nicht vernünftigen, aber doch modischen Erziehung der Kinder. La titolo en traduko: "Instrukcio al se ne racia tamen moderna eduko de infanoj". Li aĉetis la bienon Schnepfenthal por elstarigi la edukejon.

Li fondis en 1784 la filantropan edukadan instituton Schnepfenthal, apud Gotha.

Salzmann studadis teologion en la universitato de Jena, kaj fariĝis pastro en 1768. Tiufunkcie li deĵoris de 1772-81 ankaŭ en Erfurto, ĉe la Preĝejo Sankta Andreo.

Pegagogo praktika kaj teoria[redakti | redakti fonton]

Ekde 1781 ĝis 1784, li laboradis ene de la filantropa instituto fondita de Johann Bernhard Basedow en Dessau. Li finfine fondis sian propran instituton en 1784 en Schnepfenthal. Inter la kunlaborantoj de Salzmann, oni povas mencii Johann Christoph Friedrich GutsMuthsJohann Matthäus Bechstein.

En sia verko Krebsbüchlein (1780), Salzmann kritikis per nekutima maniero la edukadajn metodojn de sia tempo. Pro Conrad Kiefer, oni sekve kromnomis lin la germana Jean-Jacques Rousseau, ĉar li same apogis romantikan vidpunkton pri edukado.

Unu lia adepto estis Friedrich Fröbel.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]