Askanier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la anhalta branĉo de la Askanier

La Askanier (germane; ebla esperantigo "Askanoj") estas malnova germana dinastio, kiu havis gravan influon en pluraj historiaj germanaj teritorioj, hodiaŭ situantaj en la federaciaj landoj Malsupra Saksio, Saksio, Brandenburgio kaj Saksio-Anhalto. En la moderna epoko ĝi regis nur en Anhalto, tial ĝi ankaŭ nomiĝas Anhalta dinastio (germane Haus Anhalt).