Luneburgo
Luneburgo | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Lüneburg | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 04131 | |||||
Poŝtkodo | 21335/ 21337/ 21339 | |||||
Aŭtomobila kodo | LG | |||||
Oficiala Municipokodo | 03355022 | |||||
Subdivido | 17 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Ulrich Mädge | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Am Ochsenmarkt 21335 Lüneburg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 75711 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 15′ N, 10° 25′ O (mapo)53.252510.414444444444Koordinatoj: 53° 15′ N, 10° 25′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 17 m | |||||
Areo | 70,38 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.hansestadtlueneburg.de/ | |||||
La urbo Lüneburg (en Esperanto Luneburgo) situas proksimume 50 kilometrojn sudoriente de Hamburgo, je la rando de la erikejo Lüneburger Heide, apud la rivereto Ilmenau. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 75 711 loĝantojn. Lüneburg apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
En la frua mezepoko Lüneburg estis unu el la plej riĉaj germanaj urboj kaj estis grava urbo de la komerca ligo Hanso. La fonto de tiu ĉi riĉeco venis el la salminejo – salo tiutempe estis tre valora krudmaterialo. Supozeble tiu salminejo apartenas al la plej malnovaj de la mondo: En la jaro 956 post Kristo, kiam Lüneburg unuafoje estis dokumente menciita, ĝi jam estis funkcianta, kaj ĝis 1980 ĝi estis seninterrompe uzata.
Servoj[redakti | redakti fonton]
Esperanto en Lüneburg[redakti | redakti fonton]
En 1908 oni fondis tie la "Nord-okcidentan ligon de Esperanto".
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala retejo (germana)
|