Saltu al enhavo

Amt Neuhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amt Neuhaus
Blazono
Amt Neuhaus (Germanio)
Amt Neuhaus (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio • Amt • Einheitsgemeinde
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Lüneburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 038841
Poŝtkodo 19273
Aŭtomobila kodo LG
Oficiala Municipokodo 03355049
Subdivido 8 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Dieter Hublitz
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Markt 5
Demografio
Loĝantaro 4769 (stato 2023-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 17′ N, 10° 56′ O (mapo)53.28527777777810.932222222222Koordinatoj: 53° 17′ N, 10° 56′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 6 m
Areo 237,16 km²
Oficiala retejo https://www.amt-neuhaus.de/
vdr

Amt Neuhaus estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Lüneburg de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2023 la komunumo havis 4769 loĝantojn. Amt Neuhaus apartenas al la metropola regiono Hamburgo.

Historie, la komunumo - kiu origine estis komunumaro de pluraj sendependaj loĝlokoj - apartenis al la lando Hanovro. Post la Dua Mondmilito, ĝi tamen kontraste al ĉiuj aliaj komunumoj de la lando ne iĝis parto de la nova federacia lando Malsupra Saksio kaj do de okcidenta Germanio, sed estis donita al la sovetunie okupita zono de Germanio kaj sekve iĝis parto de la socialisma ŝtato GDR. Post la reunuiĝo de la du germanaj ŝtatoj la 3-an de oktobro 1990, la komunumo unue kun la aliaj komunumoj de la pleja nordo de GDR iĝis parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, sed la 1-an de julio 1993 tamen oficiale estis "redonita" al Hanovro kaj de tiam fine tamen apartenas al la federacia lando Malsupra Saksio. Tiu interkonsento estas la ĝis nun unua ŝanĝo de limoj inter germanaj federaciaj landoj post la reunuiĝo de la ŝtato, kiu kaŭzis - kvankam eta ŝanĝo - multajn naciajn mapojn esti redesegnitaj.