Saksio-Wittenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Saksio-Wittenberg
Plena origina nomo:
Herzogtum Sachsen-Wittenberg
 Duklando Saksio 12961356 Elektoprinclando Saksio 

ŝtato de Sankta Romia Imperio • duklando
Geografio
Duklando Saksio-Wittenberg (supre, malhelverde, markita "HZM. SACHSEN")
Duklando Saksio-Wittenberg
(supre, malhelverde, markita "HZM. SACHSEN")
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
Divido de la Askana duklando Saksio
Pereo:
Rangaltiĝo al elektoprinclando
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Saksio Duklando Saksio
Postsekvaj ŝtatoj:
Elektoprinclando Saksio Elektoprinclando Saksio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La duklando Saksio-WittenbergSaksujo-Wittenberg (aŭ -Vitenbergo) estis teritorio de la Sankta Romia Imperio kun la ĉefa urbo Wittenberg, situanta proksimume en la hodiaŭa federacia lando Saksio-Anhalto. Ĝi estiĝis post kiam la iama duklando Saksio estis forprenita de Henriko la Leono kaj donita al la askana dinastio kaj poste dividita en la partojn Saksio-Wittenberg kaj Saksio-Lauenburg.

En 1356 la duko de Saksio-Wittenberg ricevis la rangon de princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, kaj la duklando tiel rangaltiĝis al elektoprinclando. La landon poste heredis la dinastio Wettin, kiu kunigis ĝin kun siaj jamaj posedaĵoj, la landgraflando Turingio kaj la margraflando Meißen. La tiel pligrandigita teritorio ankaŭ heredis la nomon "Saksio", kiu tiel migris pli supren kaj orienten, for de sia origina regiono, la pli okcidenta Malsupra Saksio. Saksio-Wittenberg tiel reprezentas la ligon inter la antaŭa, okcidenta kaj la posta, orienta signifo de la vorto "Saksio".