Ferdinand von Richthofen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ferdinand von Richthofen
Ferdinand von Richthofen.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1833 (1833-05-05)
en Pokój
Morto 6-an de oktobro 1905 (1905-10-06) (72-jara)
en Berlino
Tombo Berlino [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Vroclavo [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Familio
Patro Karl von Richthofen [#]
Patrino Ferdinande von Richthofen [#]
Gefratoj Karl von Richthofen [#]
Profesio
Okupo geologo • esploristo • geografo • universitata profesoro • sciencisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Ferdinand von RICHTHOFEN (naskiĝis la 5-an de majo 1833 en Pokój, Opola provinco (hodiaŭ Pollando, tiam Carlsruhe en Prusio); mortis la 6-an de oktobro 1905 en Berlino) estis germana esploristo, geografo kaj geologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj en Vroclavo kaj Berlino Richthofen faris en somero 1856 geologian skizon de la sudeosta parto de Tirolo kaj deĵoris poste ĉe la Geologia landa instituto en Vieno. Inter 1860 kaj 1862 li akompanis prusan esploristaron je Orienta Azio vizitante Japanion, Ĉinion, Manilon, la eostaziajn koloniojn nederlandajn, Siamon. Kelkaj regionoj antaŭe ankoraŭ ne estis vizititaj. Poste li iris al San-Francisko, traveturis Kalifornion kaj Sierra Nevada (Usono) kaj atingis en 1868 Ŝanghajon. De tie li vojaĝis tra multaj partoj kaj de Ĉinio kaj de Japanio.

Reveninte en 1872 en Eŭropon li profesoris ekde 1879 en Bonn kaj ekde 1883 en Lepsiko, ekde 1886 en Berlino. Tie li instalis en 1887 la Geografian instituton, inter 1901 kaj 1905 la Instituton pri maraj sciencoj.

Li estris la Berlinan societon pri geografio sesdek fojojn kaj gvidis en 1899 la Internacian geografan kongreson en la germana ĉefurbo. Lia frato Karl von Richthofen (1832-1876) estis katolika pastro kiu protestante pri la dokumentoj de la Unua Vatikana Koncilio iĝis luterana en 1875.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Tre gravaj estis liaj esploroj pri la geologio de Ĉinio kaj la situo de ŝtonkarbo tie, pri la azia leŭso, la etendiĝo de numulitaj ŝtonoj sur la Filipinoj, la oraj tavoloj de Kalifornio kaj laboraĵoj pri traĥitikaj ŝtonoj. La termino Silka Vojo estis inventita de li ankaŭ.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Krom artikolojn fakajn li publikigis jenajn verkojn:

  • »Geognostische Beschreibung der Umgegend von Predazzo etc.« (Gotha 1860)
  • »Die Kalkalpen von Vorarlberg und Nordtirol« (ĉe »Jahrbuch der k. k. geologischen Reichsanstalt«, 1859 kaj 1861)
  • »Die Metallproduktion Kaliforniens« (aldonita kajero nr. 14 je »Petermanns Mitteilungen«, 1865)
  • »The natural system of volcanic rocks« (San Francisco 1867)
  • »China. Ergebnisse eigner Reisen und darauf gegründeter Studien« (Berlino 1877–83, vol 1, 2, 4; kun atlaso en 1885)
  • »Aufgaben und Methoden der heutigen Geographie« (Leipzig 1883)
  • »Führer für Forschungsreisende« (Berlino 1886)
  • »Schantung und seine Eingangspforte Kiautschou« (Berlino 1898)
  • »Geomorphologische Studien aus Ostasien«, I-VI (Sitzungsberichte der preußischen Akademie der Wissenschaften, 1900–04)
  • »Triebkräfte und Richtungen der Erdkunde« (Zeitschrift der Gesellschaft für Erdkunde zu Berlin, 1903)
  • »Das Meer und die Kunde vom Meer« (rektora parolado, Berlino 1904)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 16. Leipzig 1908, p. 909-910, kio relegeblas tie ĉi interrete.