Christian Paulsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Paulsen
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1798 (1798-01-10)
en Flensburg
Morto 28-an de decembro 1854 (1854-12-28) (56-jaraĝa)
en Flensburg
Tombo Alter Friedhof
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo politikistojuĝisto
vdr

Paul Detlev Christian PAULSEN (naskiĝinta la 10-an de januaro 1798 en Flensburg, mortinta la 28-an de decembro 1854 samloke) estis dana juristo. Li ankaŭ engaĝiĝis pri la flego de la dana lingvo en sia dulingva patrujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de komercisto lernantis i.a. ĉe Salzmann-lernejo (Schnepfenthal) kaj studis ekde 1816 jursciencon en Göttingen, Berlin, Heidelberg kaj Kiel. Li pasigis en 1821 la finan ekzamenon ĉe Gottorf. En Kiel li profesoriĝis eksterorde pri dania leĝaro. En 1828 li entreprenis vojaĝon tra Germanujo kaj Italujo. En 1842 li nomumitis orda profesoro en Kiel. Sed en 1848 li iris Kopenhagon kiel provizora kunlaboranto de la registaro slesviga-holstinia-laŭenburga kaj karieris plie: li iĝis ŝtatkonsilisto, ano de la supera justickomisiono kaj en 1851 membro de la asembleo supera en Flensburg.

Lia ĉefa verko pri privata juro titoliĝas Lehrbuch des Privat-Rechts in den Herzogthümern Schleswig und Holstein (Altona 1834; 2-a eldono pliriĉigita per la laŭenburgaj leĝoj en Kiel 1842). Postmorte aperis liaj pli malgravaj skribitaĵoj kun biografia endkonduko fare de H. N. Clausen en tri volumoj en Kopenhago inter 1857 kaj 1859.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Commentatio exhibens Rhodi descriptionem Macedonica aetate, 1818
  • Ueber Volksthümlichkeit und Staatsrecht des Herzogthums Schleswig nebst Blicken auf den ganzen dänischen Staat, 1832
  • Det danske sprog i hertugdømmet Slesvig, 1837 (interrete)
  • Slesvigsk rets-formularbog, samt tydsk-dansk lovkyndigheds-ordbog, 1853 (interrete)

Fonto[redakti | redakti fonton]

"Paulsen, Paul Detlev Christian" fare de Emil Julius Hugo Steffenhagen, en: Allgemeine Deutsche Biographie, eldonis Historischee Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 25 (1887), p. 286–287, kio relegeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]