Heinrich Barth
Aspekto
Heinrich Barth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1821 en Hamburgo |
Morto | 25-an de novembro 1865 (44-jaraĝa) en Berlino |
Mortokialo | Gastric perforation (en) |
Tombo | Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hamburgo Reĝlando Prusio |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Gelehrtenschule des Johanneums (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo filologo universitata instruisto geografo verkisto historiisto arkeologo |
Heinrich Barth (naskiĝis la 16-an de februaro 1821 en Hamburgo, Germanio; mortis la 25-an de novembro 1865 en Berlino) estis ne nur esploristo en orienta Afriko, sed ankaŭ lingvistiko, geografo, etnologo kaj antropologo. Oni diris, ke li parolis 50 lingvojn.
Li vojaĝis en Italio ekde 1840, kaj de 1845 ĝis 1848 ĉirkaŭ la mediteraneo. Post publikigo de parto de siaj Esploroj de la mediteraneaj marbordoj (Berlin, 1849), li aliĝis al komerca kaj scienca ekspedicio al Sudano, organizita de James Richardson.