El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quedlinburg - jen germane, esperanigite Kvedlinburgo [1] - estas la administra centro de la distrikto Harco en Germanio . Ĝi situas ĉe la rivereto Bode ĉe la norda rando de la mezalta montaro Harco en la germana federacia lando Saksio-Anhalto . Fine de decembro 2019 la urbo havis 23 798 loĝantojn.
Aparte vidindaj estas la malnova urbocentro kun 1200 trabfakaj konstruaĵoj el ses jarcentoj, la foirplaco kun la renesanca urbodomo kaj la Rolando , la kastelo, la romanika preĝejo Stiftskirche kun la katedrala trezoro, la romanika Wiperti -preĝejo kaj la Brühl -parko.
Quedlinburg estas laŭ areo la plej granda monumento de Germanio kaj pro tio ekde 1994 apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO .
Dum pli ol okcent jaroj, grava loka institucio estis la abatinejo Quedlinburg , fondita en 936 sub la Liudolfidoj kaj malfondita en 1802 dum la sekularigo .
Dum la mezepoko , la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso .
Ständerbau (Muzeo pri trabfaka konstruado)
Kastela muzeo
Katedrala trezoro
Klopstock -Muzeo
Feininger -Galerio
Lignoverma muzeo
Mezgermana muzeo de modelfervojoj kaj ludiloj
Muzeo pri vitropentrado kaj metiartoj
Ägidii -preĝejo
Benedikti -preĝejo (Marktkirche )
St. Blasii -preĝejo
St.-Johannis -preĝejo
St.-Johannis -kapelo
St.-Mathilde -preĝejo
Nikolai -preĝejo
St. Servatii -preĝejo (iama abatinuja preĝejo, Stiftskirche , poste kastela preĝejo)
Wiperti -preĝejo
Romanika fondaĵa preĝejo St. Servatius
Kastelo
Ständerbau (trabfaka konstruaĵo el la 14-a jarcento )
Historia foirplaco
Urbodomo
Salfeldt -a palaco
Urbomuro kun urboturoj
Schreckensturm (= timiga turo) - en ĝi troviĝas torturejo kaj ublieto . Vizitebla kaj por kuraĝuloj loĝebla (du modernaj hotelĉambroj)
Lindenbein -a turo (Alta turo) - kun galerio
Schweinehirtenturm (= porkvartista turo)
Gänsehirtenturm (= anservartista turo)
Kaiserturm (imperiestra turo
Turm opp'n Tittenplan (bovinvartista turo)
Kruschitzkyturm
Pulverturm
Mertensturm
Spiegelsturm
Johann Andreas Quenstedt (1617 -1688 ), reprezentanto de la luterana ortodoksio
Dorothea Erxleben (1715 -1762 ), la unua germana kuracistino
Johann Heinrich Rolle (1716 -1785 ) komponisto kaj muzikpedagogo
Friedrich Gottlieb Klopstock (1724 -1803 ) fondinto de la t.n Erlebnisdichtung (= travivaĵa poezio) kaj de la germana malracionalismo
Carl Friedrich Cramer (1752 -1807 ) filologo pri antikvaj lingvoj kaj lingvisto
Johann Heinrich Besser (1775 -1826 ) eldonisto
Johann Christoph Friedrich GutsMuths (1759 -1839 ) "patro" de la germana gimnastikado
Carl Ritter (1779 -1859 ) fondinto de la scienca geografio
Julius Wolff (1824 -1910 ) Ehrenbürger, poeto kaj aŭtoro
Dr. Gustav Brecht (1830 -1905 ), honora civitano de la urbo
Robert Bosse (1832 -1901 ), honora civitano, prusa ministro pri kulturo
Albert Becker (1834 -1899 ), komponisto
Fritz Graßhoff (1913 -1997 ), poeto, pentristo, ŝlagrotekstisto
Richard Anders (*1928 ) skulptisto
Leander Haußmann (*1959 ) filmreĝisoro (i. a. "Sonnenallee", "Herr Lehmann", "NVA")
Regina Ziegler (*1944), filmproduktistino
↑ Sergio Pokrovskij: Pri esperantigo de germanlingvaj nomoj (esperante 2011 kaj 2019)