Aulnoye-Aymeries
Aulnoye-Aymeries | |
---|---|
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | ![]() |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Berlaimont |
INSEE kodo | 59033 [+] |
Poŝtkodo | 59620 |
Kodo laŭ INSEE | 59033 |
Retpaĝaro | www.aulnoye-aymeries.fr [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Bernard Baudoux 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 9 203 (1 999) |
Loĝdenso | 1 062 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°12′18″N 3°50′11″O / 50.205°N, 3.83639°O (mapo)Koordinatoj: 50°12′18″N 3°50′11″O / 50.205°N, 3.83639°O (mapo) |
Alto | 125 m - 151 m |
Areo | 8,66 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
Alia projekto | |
![]() | |
Aulnoye-Aymeries estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 9 203 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Aulnoye-Aymeries estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
Ĝi troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Aulnoye-Aymeries etendiĝas sur 8,66 km².
Historio[redakti | redakti fonton]
Mezepoke, Aulnoye kaj Aymeries fakte estis du apartaj, najbaraj vilaĝoj. Ili progrese kuniĝis por fariĝis Aulnoye-Aymeries. La nomo de la urbo devenas de la arbo alno (france aulne).
Administrado[redakti | redakti fonton]
Aulnoye-Aymeries apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.