Distrikto Anhalt-Bitterfeld
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia Lando: | Saksio-Anhalto |
| Administra urbo: | Köthen (Anhalt) |
| Areo: | 1 452,8 km² |
| Loĝantoj: | 153 035 (fine de 2024) |
| Loĝdenso: | 166 |
| Aŭtokodo: | ABI |
| Municipokodo: | 15082 |
| NUTS-kodo: | DEE05 |
| Komunumoj: | 10 |
| Adreso: | Am Flugplatz 1 06366 Köthen (Anhalt) |
| Retejo: | www.anhalt-bitterfeld.de |
| Situo ene de Saksio-Anhalto | |
La distrikto Anhalt-Bitterfeld (germane Landkreis Anhalt-Bitterfeld, aŭtokodo ABI) situas en centra Germanio, en la pleja sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto. La distrikto havas areon de 1452 km², kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 153 035 loĝantojn. En sia nuna formo, la distrikto ekestis la 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Bitterfeld, distrikto Köthen kaj iuj komunumoj de distrikto Anhalt-Zerbst. Administra centro de la distrikto estas la urbo Köthen (Anhalt). La antaŭe multajn unuopajn komunumojn oni grupigis al nur 10 kompare grandaj komunumoj - ok el ili havas la statuson de urbo. La centran parton de la distrikto de oriento okcidenten trafluas la rivero Elbo.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
[redakti | redakti fonton](inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2024)
- Aken (Elbo), urbo (7153)
- Bitterfeld-Wolfen, urbo (36592)
- Köthen (Anhalt), urbo (24110)
- Muldestausee (11540)
- Osternienburger Land (7928)
- Raguhn-Jeßnitz, urbo (8702)
- Sandersdorf-Brehna, urbo (14130)
- Südliches Anhalt, urbo (14 662)
- Zerbst, urbo (21124)
- Zörbig, urbo (8899)
| ||||||
| ||||||||||