Saltu al enhavo

Distrikto Wittenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando:Saksio-Anhalto
Administra sidejo:Wittenberg
Areo:1 930,31 km²
Loĝantoj:121694 (fine de 2024)
Loĝdenso:67
Aŭtokodo:WB
Oficiala kodo:15091
NUTS-kodo:DEE0E
Komunumoj:9
Adreso:Breitscheidstraße 3
06886 Lutherstadt Wittenberg
Retejo:www.landkreis-wittenberg.de
Situo ene de Saksio-Anhalto
situo de la distrikto en Saksio-Anhalto
Skema mapo de la komunumoj

La distrikto Wittenberg (germane Landkreis Wittenberg [LANTkrajs VItnberk]) situas en la oriento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Wittenberg. La distrikto kovras areon de 1 930 km², kaj fine de la jaro decembro 2024 ĝi havis 121694 loĝantojn.

Najbaraj distriktoj estas norde Potsdam-Mittelmark kaj Teltow-Fläming de Brandenburgio, oriente Elbe-Elster same de Brandenburgio, sude distrikto Norda Saksio de Saksio, kaj okcidente Anhalt-Bitterfeld kaj la eksterdistrikta urbo Dessau-Roßlau. La 1-an de julio 2007 la distrikto cetere ampleksiĝis je la du komunumaroj Coswig (ekde 2010 la urbo Coswig) kaj Wörlitzer Winkel (ekde 2011 la urbo Oranienbaum-Wörlitz) el la tiam malfondinta distrikto Anhalt-Zerbst.