Distrikto Jerichower Land

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
Administra sidejo: Burg
Areo: 1 576,66 km²
Loĝantoj: 90 256 (fine de 2022)
Loĝdenso: 58
Aŭtokodo: JL
Oficiala kodo: 15086
NUTS-kodo: DEE06
Komunumoj: 8
Adreso: Bahnhofstraße 9
39288 Burg
Retejo: www.lkjl.de
Situo ene de Saksio-Anhalto
situo de la distrikto en Saksio-Anhalto

La Distrikto Jerichower Land (germane Landkreis Jerichower Land [LANTkrajs JErihova lant]) situas en la nordoriento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Burg. La distrikto kovras areon de 1 576 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 90 256 loĝantojn. La 1-an de julio 2007 la distrikto sude signife ampleksiĝis je pluraj komunumoj el la tiam malfondita distrikto Anhalt-Zerbst.

Najbaraj distriktoj ene de Saksio-Anhalto estas sude la distrikto Anhalt-Bitterfeld, sudokcidente la distrikto Salzland kaj sudoriente la distrikto Mansfeld-Suda Harco, krome en la najbara federacia lando Turingio la distrikto Nordhausen kaj la eksterdistrikta urbo Magdeburg, okcidente la distrikto Börde, nordokcidente kaj norde la distrikto Stendal, kaj en la najbara federacia lando Brandenburgio la distriktoj Havelland nordoriente kaj Potsdam-Mittelmark oriente.