Distrikto Aschersleben-Staßfurt
ATENTU: Tiu-ĉi distrikto malfondiĝis dum julio 2007. Ĝiaj komunumoj (krom Falkenstein) eniris la novan distrikton Salzland. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!
| Distrikto Aschersleben-Staßfurt | |||
|---|---|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Aschersleben-Staßfurt | ||
| former district of Germany | |||
| Administrado | |||
| Estas parto de | Saksio-Anhalto | ||
| Administra centro | Aschersleben | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2006) | 93 630 | ||
| Loĝdenso | 150 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Areo | 654,69 km² | ||
![]() Distrikto Aschersleben-Staßfurt sur la mapo de Saksio-Anhalto | |||
| Geografia situo | 51° 49′ 48″ N, 11° 30′ 0″ O (mapo)51.8311.5Koordinatoj: 51° 49′ 48″ N, 11° 30′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
| Kodoj | |||
| ISO 3166-2 | DE | ||
| Aŭtaj kodoj | ASL | ||
| Eksteraj paĝoj | |||
| La oficiala paĝaro | |||
| La kategorio en la Komunejo | Distrikto Aschersleben-Staßfurt [+] | ||
La distrikto Aschersleben-Staßfurt (germane: Landkreis) ĝis ties malfondo la 1-an de julio 2007 situis en la mezo de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Aschersleben estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 654,69 km² fine de 2006 loĝis 93 630 homoj; do meznombre 150 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Aschersleben-Staßfurt estas signita per 3.
Najbaraj distriktoj estis norde Börde (6), oriente Schönebeck (17) kaj Bernburg (4), sude Mansfelder Land (11) kaj okcidente Quedlinburg (14).
| ||||||||||




