Distrikto Schönebeck
Aspekto
| ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la la malnovaj distriktoj Bernburg, Schönebeck kaj preskaŭ ĉiuj komunumoj de distrikto Aschersleben-Staßfurt en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio kreiĝis la nova distrikto Salzland („sala lando“) - germane Salzlandkreis. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto. |
| Distrikto Schönebeck | |||
|---|---|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Schönebeck | ||
| Landkreis • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj | |||
| Administrado | |||
| Estas parto de | Saksio-Anhalto | ||
| Administra centro | Schönebeck | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2006) | 70 912 | ||
| Loĝdenso | 78 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Areo | 460,51 km² | ||
![]() Distrikto Schönebeck sur la mapo de Saksio-Anhalto | |||
| Geografia situo | 52° 0′ 0″ N, 11° 45′ 0″ O (mapo)5211.75Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 11° 45′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
| Kodoj | |||
| ISO 3166-2 | DE | ||
| Aŭtaj kodoj | SBK | ||
| Eksteraj paĝoj | |||
| La oficiala paĝaro | |||
La Distrikto Schönebeck (germane: Landkreis) ĝis la 1-a de julio 2007 situis en la preciza mezo de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Schönebeck estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 460,51 km² fine de 2006 loĝis 70 912 homoj; do meznombre 78 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Schönebeck estas signita per 17.
Najbaraj distriktoj estis oriente Anhalt-Zerbst (2), sude Köthen (10) kaj Bernburg (4), okcidente Aschersleben-Staßfurt (3) kaj Bördekreis (6), norde Jerichower Land (9) kaj la urbo Magdeburg.
| ||||||||||




