Wernigerode

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
Blazono de Wernigerode Situo de Wernigerode en Germanio
Bazaj indikoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
distrikto: distrikto Harco
Geografia situo: 51° 50' N
10° 47' O
Alteco: 281 m super la marnivelo
Areo: 125,16 km²
Loĝantoj: 34.209 (30-a de junio 2005)
Loĝdenseco: 273 loĝantoj/km²
Poŝtkodo: 38855
Telefonkodo: 03943
Regiona aŭtokodo: HZ
Administra kodo: 15 3 69 032
Adreso de la urba administracio: Marktplatz 1/ 38855 Wernigerode
Ĉefurbestro: Peter Gaffert

Wernigerode [vernigeROde] estas urba komunumo de la distrikto Harco en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝi situas ĉe la nordorienta flanko de la mezalta montaro Harco, ĉe la piedo de Brocken, la plej alta monto de la montaro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 32 024 loĝantojn.

Laŭ la poeto Hermann Löns oni nomas la urbon "la bunta urbo ĉe Harco".

La unua skriba mencio de la urbo datiĝas el la jaro 1121. En 1229 ĝi ricevis urborajtojn laŭ la modelo de Goslar. Grandajn detruojn la urbo suferis, ĉefe pro fajroj, dum la Tridekjara milito. De 1807 ĝis 1813 Wernigerode apartenis al la reĝlando Vestfalio, poste ĝi estis integrita en la novfonditan distrikton Osterwieck de la prusa provinco Saksio. Nur post plendo de grafo Henrich de Stolberg-Wernigerode la urbo en 1825 fariĝis sidejo de propra distrikto ene de la registara distrikto Magdeburg.

Jenaj komunumoj estis integritaj en la urbon: Hasserode (1907), Nöschenrode (1929), Benzingerode (1994), Minsleben (1994) kaj Silstedt (1994).

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Wernigerode posedas tre multajn turismajn allogaĵojn. La urbocentro grandparte konsistas el malsuprasaksiaj trabfakaj domoj. La novgotika kastelo estas komparebla kun la fama kastelo Neuschwanstein, sed estas pli malnova ol tiu.

Ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de Wernigerode estas tre ĉarma. Ĉi tie komenciĝas la Harcaj etŝpuraj fervojoj de trajnoj movataj per tradiciaj vaporlokomotivoj, kiuj veturas tra Schierke al la monto Brocken kaj al Nordhausen en Turingio.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo
  • La urbodomo
  • La plej malgranda domo de la urbo (en Koch-strato)
  • La Krummel-a domo
  • La iama moner-farejo Alte Münze
  • La turo Westerntorturm
  • La turo Halbschalenturm
  • La turo Kaiserturm

Homoj rilataj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]