Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Friedrich Wilhelm la 4-a)
Frederiko Vilhelmo la 4-a
Reĝo de Prusio
Regado 1840–1861
Antaŭulo Frederiko Vilhelmo la 3-a
Sekvanto Vilhelmo la 1-a
Persona informo
Friedrich Wilhelm IV.
Naskiĝo 15-an de oktobro 1795 (1795-10-15)
en Berlino
Morto 2-an de januaro 1861 (1861-01-02) (65-jaraĝa)
en Potsdam
Mortis per apopleksio vd
Tombo Friedenskirche vd
Religio Evangelia-unia eklezio de Prusio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Subskribo Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio)
Familio
Dinastio Hohencolernoj vd
Patro Frederiko Vilhelmo la 3-a vd
Patrino Luiza de Meklenburgo-Strelitz vd
Gefratoj Aleksandra Fjodorovna • Princess Louise of Prussia • Princess Alexandrine of Prussia • Vilhelmo la 1-a • Karolo de Prusio • Alberto de Prusio • Princess Frederica of Prussia • Prince Ferdinand of Prussia vd
Edz(in)o Elizabeto Ludovikino el Bavario vd
Infanoj sen valoro vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Frederiko Vilhelmo la 4-a de Prusio en 1847

Frederiko Vilhelmo la 4-a de Prusio, germane Friedrich Wilhelm IV. von Preußen, (naskiĝis la 15-an de oktobro 1795 en Berlino; mortis la 2-an de januaro 1861 en Potsdamo) estis la plej aĝa filo de Frederiko Vilhelmo la 3-a de Prusio kaj Luise von Mecklenburg-Strelitz. Post la morto de sia patro li sukcedis lin en la regenteco la 7-an de junio 1840 kaj estis ĝis mallonge antaŭ sia morto reĝo de Prusio. Pro malsano li transdonis la regentecon la 7-an de oktobro 1858 al sia frato Vilhelmo la 1-a.

Frederiko Vilhelmo validis kiel timida junulo, kiu bongardate alkreskis en preskaŭ burĝa etoso de sia gepatra hejmo. Li estis klerulo kaj romantikisto inspirata de la idealoj de la mezepoka Sankta Romia Imperio.

Li estas aŭtoro de la Gesetz zum Schutze der persönlichen Freiheit ("Leĝo por la protekto de la persona libereco") de la 24-a de septembro 1848, kiu enkondukis la tiel nomatan "protektan areston“ (proksimume: arbitra malliberigo de iu ajn sen garantio de personaj rajtoj).

Dum la Revolucio de 1848 en Germanio, kiu celis unuigon de la germanaj ŝtatoj al demokratia ŝtato, li devis cedi al postuloj de la revoluciantoj: la 21-an de marto li rajdis kun surmetita nigra-ruĝa-ora skarpo tra la urbo kaj anoncis sian volon por la unueco kaj libereco de Germanio. Kaŝite li tamen skribis al sia frato, princo Vilhelmo: "La regnajn kolorojn hieraŭ mi devis volonte surmeti por savi ĉion. Se la faro sukcesos, ... mi demetos ilin!“ Kaj je la fino de la revolucio li rifuzis la kronon de la germana imperio, "ĉar ĝi estas makulita per sango“. Poste li instalis konstitucion, kiu fortigis la rajtojn de la nobelaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Krüger / Julius H. Schoeps (eld.): Der verkannte Monarch. Friedrich Wilhelm IV. in seiner Zeit. Verlag für Berlin-Brandenburg 1997 ISBN 3-930850-67-2
  • David E. Barclay: Anarchie und guter Wille. Friedrich Wilhelm IV. und die deutsche Monarchie. Siedler-Verlag, Berlin 1995, ISBN 3-88680-463-1
  • Walter Bußmann: Zwischen Preußen und Deutschland. Friedrich Wilhelm IV.Siedler-Verlag, Berlin 1990, ISBN 3-88680-500-X
  • Rüdiger Hachtmann: Berlin 1848. Eine Politik und Gesellschaftsgeschichte der Revolution. Dietz-Verlag, Bonn 1997, ISBN 3-8012-4083-5.
  • Ernst Lewalter: Friedrich Wilhelm IV. Das Schicksal eines Geistes. Kiepenheuer Verlag, Berlin 1938
  • Frank L. Kroll: Friedrich Wilhelm IV. und das Staatsdenken der deutschen Romantik. Colloquium-Verlag, Berlin 1990, ISBN 3-7678-0778-5
  • Heinz Ohff: Preußens Könige, Piper Verlag München, 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]