Nordhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo ne rilatas al Koncentrejo Mittelbau-Dora (Nordhausen).


Nordhausen
Blazono

Map

Flago
Nordhausen in NDH.png
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Nordhausen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03631
Poŝtkodo 99734
Aŭtomobila kodo NDH
Oficiala Municipokodo 16062041
LOCODE 16 0 62 041
Politiko
Komunumestro Barbara Rinke
Titolo de komunumestro ĉefurbestrino
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 1
99734 Nordhausen
Partneraj urboj Bet Ŝemeŝ (Israelo)
Charleville-Mézières (Francio)
Bochum (Germanio)
Ostrovo (Pollando)
Demografio
Loĝantaro 40563 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Loĝdenso 419/km²
Geografio
Geografia situo 51° 30′ N, 10° 47′ O (mapo)51.50510.791111111111Koordinatoj: 51° 30′ N, 10° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 180–250 m
Areo 105,27 km²
Oficiala retejo https://www.nordhausen.de
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Nordhausen [NORThaŭzn] estas urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝi estas la plej granda urbo kaj administra centro de la samnoma distrikto Nordhausen. Fine de la jaro 2021 la komunumo havis 40 563 loĝantojn.

Nordhausen

La urbo situas ĉe la suda rando de la Harco, ĉe la Zorge-rivero. Ĉi tie komenciĝas la Harcaj etŝpuraj fervojoj de trajnoj movataj per tradiciaj vaporlokomotivoj, kiuj veturas tra Schierke al la monto Brocken kaj al Wernigerode en Saksio-Anhalto. Ĉefaj industriaj branĉoj de tiu ĉi urbo estas tekstiloj, maŝinoj, kemiaj produktoj kaj vitro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estiĝis ĉirkaŭ burgo fondita ĉirkaŭ la jaro 910. Post 1220 ĝi ricevis la urbajn rajtojn. De la mezo de la 13-a jarcento ĝis 1803 - kiam ĝi venis sub prusan regadon - la urbo estis memstara regna urbo.

Dum la Dua mondmilito troviĝas ĉe la urborando la Koncentrejo Mittelbau-Dora kun sia tre granda fabriko subtera por la sekreta raketarmilo V-2. Post grandegaj damaĝoj perbombadaj oni rekonstruis diversajn ejojn (i.a. la katedralon katolikan kaj la evangelian paroĥan preĝejon). La plej granda aŭtoritato sur la kampo de nordhausen-a regionhistorio estis Karl Meyer.

1802 - 1946

1950 - 1996

1997 - 2004

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Publikaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]