Michael Meyenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
busto de Meyenburg, de Peter Genßler, 2016

Michael MEYENBURG (naskiĝinta ĉ. 1491 je Schonungen-Marktsteinach[1], mortinta la 13-an de novembro 1555 en Nordhausen), estis germana politikisto, antaŭeniganto de reformacio kaj meritplena urbestro de Nordhausen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de jursciencoj ĉe la universitato de Erfurto inter 1506 kaj 1509 li iĝis urba sekretario en Nordhausen; tie li karieris ĝis urbestreco. Jam frue li aniĝis al la sekvantoj de Marteno Lutero kaj estis amiko de Justus Jonas kaj Melanktono; kun Melanktono li flegis ankaŭ oftan leterinterŝanĝon.

Dumdeĵore Meyenburg havis la plenan konfidon de la aliaj apudaj liberaj regnaj urboj Mühlhausen kaj Goslar kiujn li antaŭtribunale reprezentis ĉe diversaj distriktaj, urbaraj kaj regnaj kunvenoj. Riĉiĝinte li mem prunteprenis monon, ekz. al la grafoj de Stolberg.

Kiam li estis supera urba sekretario en Nordhausen, li starigis domon ornamitan kun portretoj de humanistoj kaj reformistoj kaj versaĵoj de Eobanus Hessus. La necesan monon li lukris el komercado per kupro. Ĉar Meyenburg estis kompaniano de la duka-mansfelda kuprofabriko de ĉe Steinach. En 1524 li mem urbolibre registris la decidon de la urbaj konsilianoj ke Nordhausen iĝu urbo protestantisma. Tiam aktivis en la urbo Johann Spangenberg animzorge kaj klerige, kiun apogis Meyenburg treege.

Dum la Ŝmalkalda milito la nordhausen-anoj tamen restis neŭtralaj. Sekve ili petis de imperiestro Karlo ne apliki la regulojn de la t.n. provizoraĵo de Augsburg en sia urbo. La forpelo de judoj el Nordhausen en la jaro 1551-a plaĉis al Meyenburg.

Post vojaĝo Vajmaron en majo 1555 li estis parte lama. Entombigo lia estis en la Blazio-kirko kion memorigas al oni bronza tabulo ĉe la suda preĝejofasado.

Familio kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Li nuptis en 1524 Ursula Lachenbeck; postvivis la filoj Johannes kaj Christoph. Poste li edzinigis Anna Reinicke, filino de ĉefminejisto kaj amiko lutera; kun ŝi li havis tri filojn - Caspar, Hans kaj Michael. La filino Ursula edzigis la berlinan urbestron Thomas Matthias. En Nordhausen nomiĝis por li la Artodomo Meyenburg. Ankaŭ strato en Nordhausen portas nomon lian, Meyenburgstraße.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Schreckenbach: Michael Meyenburg. Ein Lebensroman aus der Reformationszeit. Staackmann, Leipzig 1919; Die Buchgemeinde, Berlin 1941
  • Heinz Scheible (eld.): Melanchthons Briefwechsel, volumo 13, Stuttgart–Bad Cannstatt 2019, p. 330-331
  • Art. „Meienburg, Michael“ fare de Gustav Kawerau. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 52 (1906), p. 286–288 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Kerstin Bullerjahn: "Zwei Familiendynastien des Mansfelder Kupferschieferbergbaues in Abhängigkeit zum Grafenhaus im 16. Jahrhundert", ĉe: Mansfeld - Luther(s)stadt, Halle an der Saale 2015, p. 31