Urbtria Ligo de Turingio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rolando de la regna urbo Nordhausen

Urbtria Ligo de Turingio (germane: Thüringer Dreistädtebund) estis mezepoka interurba kunlaborpakto inter la tri plej influantaj urboj en la regiono de Turingio.

Temis pri la regnaj urboj Nordhausen, Mühlhausen kaj la nuna landa ĉefurbo Erfurto. Erfurto tiam laŭforme apartenis al la Elektoepiskoplando Majenco sed fakte, danke al sia riĉeco kaj graveco, ĝuis similajn privilegiojn kiel veraj regnaj urboj. Pri tio ĝis hodiaŭ atestas la t.n. Romiano sur la erfurta fiŝfoirejo.

La ligo estis fondita en 1304/06 kaj renovigita en 1309. Ĝi ekzistis ĝis 1481. Celo de la partneroj estis la konservo de memstareco kontraŭ la saksiaj landoj de la Dinastio Wettin respektive la majencanoj.

Ankaŭ ekonomiaj interesoj komune antaŭenpuŝitaj pli efikis. La tri urboj krome membris ĉe la germana hanso.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Mägdefrau: Thüringer Städte und Städtebünde im Mittelalter. Rockstuhl, Bad Langensalza 2002, ISBN 3-936030-34-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]