Koncentrejo Mittelbau-Dora (Nordhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germanoj el Nordhausen entombigas la mortintojn de Mittelbau-Dora.
Mapo de la koncentrejo.

La Koncentrejo Mittelbau-Dora, nune Memorigloko Mittelbau-Dora pri krimoj naziaj (germane: KZ-Gedenkstätte Mittelbau-Dora), troviĝas en Nordhausen, Kohnsteinweg nr 20.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La finon de aŭgusto 1943 instalitis proksime de Nordhausen koncentrejo filia de la nazia koncentrejo Buchenwald, kiu ricevis la nomon Dora. Kaŭzo de la decido estis la neceso subteren transloki la fabrikojn de la militaj raketoj (i.a. de V-2).

Kaptitaj devis pligrandigi la naturan gangaron de la Kohnstein-areo kaj fari ĝin gignantan armilproduktejon. Por tiaj konstruoj la SS-anoj bezonis multon da laborantoj kiujn oni perforte venigis el ĉiuj landoj de Eŭropo. Ili estis dumnokte kaj dumtage enfermitaj subtere kaj ne malmultaj mortis jam post kelkaj semajnoj pro la brutalaj vivo- kaj laborokondiĉoj.

Nur an printempo de 1944 konstruitis ankaŭ surteraj barakoj. En oktobro de 1944 la internigejo Dora alinomitis Konzentrationslager Mittelbau kaj iĝis memstara. Ĝi evoluis al centro de grandega komplekso kun pli ol 40 filioj kaj laborkomandantejoj en kvazaŭ ĉiuj lokoj de la regiono. La plejmulto de la kaptitoj de la koncentrejo devis labori sur la nenombreblaj laborejoj; el ili nur dekono ĉirkaŭ laboris subtere. Triono de la sume 60.000 kaptitoj mortis.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

En 2006 malfermitis nova daŭra ekspozicio. Kerno de ĝi estas la deviga punlaboro en Nazia Germanio, por kio ĝi estis ekzemplodona. Imponaj kaj ŝokigaj estas ankaŭ vizito de la subteraj fabrikoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la memorigloko.