Hainrode (Hainleite)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hainrode
Blazono
Hainrode (Hainleite) (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Nordhausen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Hainleite
Urborajtoj
Koordinatoj 51°25′N 10°41′O  /  51.417°N, 10.683°O / 51.417; 10.683 (Hainrode (Hainleite))Koordinatoj: 51°25′N 10°41′O  /  51.417°N, 10.683°O / 51.417; 10.683 (Hainrode (Hainleite))
Alto super la marnivelo 270 m
Areo 8,76 km²
Loĝantaro 357 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036334
Poŝtkodo 99735
Aŭtomobila kodo NDH
Oficiala Municipokodo 16062014
Komunumestro Ernst Rilk
Adreso de la administrejo Hauptstraße 108
99735 Hainrode
v  d  r
Information icon.svg

Hainrode estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordhausen de la federacia lando Turingio. La 31-an de decembro 2003 la komunumo havis 395 loĝantojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kuracloko Hainrode nombriĝas inter la plej belaj lokoj de la distrikto. Ĝia unua mencio estis en 1197; la nobela klano Von Bila posedis ĝis 1945 kavaliron bienon tie. La konstruaĵo kun turo kaj parko uzitis post 1949 ĝis la Turniĝo kiel ripozumhejmo por infanoj kun ortopediaj problemoj.

La protestantisma Kirko Sankta Magdaleno el la 14-a jarcento havas supran etaĝon framskeletan, altaron el 1696 kaj baptanĝelofiguron el 1772. Antaŭ la preĝejo troviĝas memorŝtono por fama filo de la urbeto, la fama patro de la priantikvecaj sciencoj Friedrich August Wolf, kies patro estis instruisto surloke.

En 1967 kreis la komunumon la libertemppasigan regionon Teichtal kun tendaro, naĝejo liberaera kaj lageto por barketoj. Temas pri vala ujo ĉirkaŭita - krom orienten - per faga arbaro. Ĉe la tendara piedo troviĝas tri lagetoj. Ĉirkaŭaĵe invitas multaj padoj al migrado. Je distanco de 5 kilometroj estas sur monta ebenaĵo la naturprotekta areo Wöbelsburg, kun restoj de remparoj el la bronzepoko.