Tendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sovaĝa tendaro dum muzikevento

Tendaro estas kampadejo, kies loĝejoj, medicinaj kaj porkorpaj zorgejoj kaj provizejoj konsistas el tendoj.

Ĉiu speco de kampadejo povas estis instalata kiel tendaro, plejofte oni ligas kun la termino ferian kampadejon, en kiu junuloj restas dum sia libertempo. Aliaj kampadejoj ofte konceptitaj kiel tendaroj estas:

  • deviglaboraj kampadejoj
  • kampadejoj de rifuĝintoj
  • internigejoj

La avantaĝo de tendaro estas ĝia rapida starigebleco. Jam mallonge post katastrofoj oni povas konstrui tendarojn kun provizo- kaj dormotendoj. Oni povas rapide ŝanĝi ĝian grandon, etendon kaj lokon.

Tendaroj havas plejofte sanitarajn instalaĵojn rande de la placo kaj en malfronta pozicio al la ĉefa ventdirekto. Ne ĉiam porteblaj necesejoj estas je dispono, pro tio oni ankaŭ devas konstrui simplajn tertruojn kun pluraj sidlokoj („tondrotraboj“) aŭ fekbudoj kun unuopaj sidlokoj. Depende de la speco de tendaro ankaŭ ekzistas malsanulo-tendoj same kiel kuir- kaj manĝotendoj. Tendaroj ofte ankaŭ havas kunvenejoj je taŭga, centra loko.