Katedralo Sankta Kruco (Nordhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La katedralo en la nordo de Turingio
Vido tra la longa navo eosten kun altaro ĉefa
Ĥorejo

La Kirko Sankta Kruco (germane: Dom zum Heiligen Kreuz) estas romkatolika katedralo en Nordhausen, Germanio (strato Domstraße). Krom la Katedralo de Erfurto estas ĝi la dua kirko en Turingio kiu katedralas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La katedralo Sankta Kruco nombriĝas inter la plej malovaj kirkoj en Turingio - laŭorigine grava virina konvento, kiun donacis Matildo, la vidvino de reĝo Henriko la 1-a en la jaro 961 ene de la burgo de Nordhausen. De la burgo, kiun starigis en 910 la reĝo, hodiaŭ ne plu videblas io. En 974 la konvento ricevis la relikvojn de la Sankta Kruco. Danke al tiu ĉi donacaĵo ekis la pilgrimado al Nordhausen. De la en 1130 komenciĝinta novkonstruo preĝeja rakontas ankoraŭ la kripto kaj la piedo de la turoj. En 1212 lia imperiestra moŝto Oto la 4-a edziĝis tie ĉi al Beatrico, la filino de duko Filipo de Svabio

En 1220 la dama konvento ŝanĝiĝis en aŭgustenaninan monakejon kiu malfonditis en 1810. Sur la grundo de la iama monakinejo iĝis poste la romatolika paroĥujo kvankam la resto de la urbo estis protestantisma.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La trinava kripto estas kvarangula salono (7x40 x 7,60 metroj) kun eosta duonronda apsido. La ĥorejo supere staras sur la muroj de tiu ĉi kripto. La parton ĉi tiun kaj la teretaĝaĵon de la turoj konstruis la majstroj katedralmasonistaj de Hirsau. Ambaŭ turoj havas po du kapelojn. Post la detruo de la urbo kaj de la burgo fare de Henriko la Leono (1180) la rekonstruo kontinuigitis per pli malbonkvalita materialo (=flava grejso). La longa navejo faritis kiel trinava gotika halokirko kun dekliva gablotegmento. Finkonstruo de ĝi ne estis antaŭ la 16-a jarcento! De la iama ambito de la konvento konservitis nur la gotika okcidenta ero. Super la okcidenta klostro trovgixas la kapitulejo.

La plej malnova ornamentaĵo de la preĝejo estas la figuroj de la donacintoj en la frugotika altarejo. Ĉe la suda flanko staras sur konsoloj tri viraj kaj norde tri virinaj statuoj de super natura grandeco, el sabloxtono. Ili faritis ĉ. la jaro 1270 kaj montras Henrikon la 1-an kaj kontraŭe Matildon, Oton la Grandan, Oton la 2-an kaj Teofanon. La frguroj estis koloritaj kun vakskoloroj kaj montras la preferon de la anomima artisto je detaloj (ekz. koncerne la faldojn vestaĵajn, perlan ĉenon, mantelajn bukojn). Furoras en la altarejo ankaŭ la inter 1370-1400 estiĝinta riĉe ornamita ĥorejseĝaro. La baroka ĉefaltaro estas de 1726 kaj montras ankaŭ la reĝinon Matildo kun la imperiestrino Heleno de Bizanco.

Ĉe la bombardo de la urbo en aprilo 1945 ja konservitis la substanco konstruĵa, sed la vitraloj frakasiĝis kaj la mezepoka tegmento forbrulis. Nur en 1964 la provizora tegmento anstataŭigitis per gotikstila kruta tegmento. En 2007 restaŭritis la turoj kaj la tegmento kovritis per kupraj platoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 174-175

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]