Preĝejo Sankta Bonifaco (Ellrich)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romkatolika kirko de Ellrich

Preĝejo Sankta Bonifaco (germane: St. Bonifatius) estas romkatolika kirko en Ellrich, Germanujo. Estante sub la patroneco de Bonifaco ĝi filias al la Katedralo Sankta Kruco (Nordhausen).[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝis komunumo de katolika fidelulo en marto 1852. Kvar jarojn pli malfrue oni starigis provizoraĵon kaj 1859 la komunumo plialtrangiĝis je misia paroĥo. La meto de la fundamenta ŝtono por la Bonifaco-kirko okazis en majo 1891, la konsekro eblis en la 24.5.1893.

Ekde oktobro 1995 la komunumo estas ankaŭ animzorgada stacio por Niedersachswerfen. En novembro 2016 ĉesis restaŭradlaboroj.[2]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La orientita preĝejo konstruiĝis el kalkŝtono el la ŝtonrompejo de najbara Nüxei (Bad Sachsa); kronas la tuton firstotureto. Ĉe la fronta flanko de la ĥorejo troviĝas rozvitralo kun bildigo la Bona Paŝtisto. La fenestro estis masonfermita en la 1965 jaro por havi spacon por vanda pentraĵo pri Bonifaco; tiu ĉi plano neniam realiĝis kaj en 1992 oni reliberigis de puco la rozvitralon. La krucifikso estas verko de Hildegard Hendrichs el la 1971-a jaro. La en 1930 konstruita orgeno de la firmao Speith el Rietberg ĝuis restaŭriĝon en la 2015-a jaro fare de la firmao Brode.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. listo de paroĥoj de la Episkopujo erfurta
  2. historio kaj meblaro de la kirko de Ellrich
  3. registro de eŭropaj orgenoj