Calw

| Calw | ||||||
|
| ||||||
| ĉefurbo de distrikto en Germanio • mezgrada regiona centro • urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Karlsruhe | |||||
| Distrikto | Distrikto Calw | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 07051 | |||||
| Poŝtkodo | 75351–75365 | |||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7260 | |||||
| Aŭtomobila kodo | CW | |||||
| Oficiala Municipokodo | 08235085 | |||||
| Subdivido | Urbocentro (Kernstadt) kaj 4 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Manfred Dunst | |||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
| Partio de komunumestro | CDU | |||||
| Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 75365 Calw | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 24219 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 48° 43′ N, 8° 44′ O (mapo)48.7144444444448.7375Koordinatoj: 48° 43′ N, 8° 44′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 347 m | |||||
| Areo | 59,88 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://rathaus.calw.de/ | |||||
Calw [kalf] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Calw de la federacia lando Baden-Virtembergo kaj estas ties administra centro. Krome ĝi apartenas al la distriktaro Karlsruhe kaj al la Regiono Norda Nigra Arbaro de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 24 219 loĝantojn.
Rolo politika kaj industria
[redakti | redakti fonton]La urbo estas administrada sidejo kun multaj klerigadinstitutoj kaj refreŝiĝloko.
Ĉefaj industribranĉoj estas - krom la fremdultrafiko - la tekstilaĵa, lignaĵa, ledaĵa kaj elektroteknika.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis setlejo ĉirkaŭ burgo de la grafoj de Calw, konstruita ĉirkaŭ en 1100. En la 13-a jarcento la calwanoj ricevis la urbajn rajtojn. Dum la 16-a jc la urbo estis somera rezidejo de la dukoj virtembergaj.
En la jaro 1975 oni unuigis la urbon Calw kun Hirsau, en kies paroĥa preĝejo troviĝas partoj de la malnova baziliko (1059-71). Tre gravis iam la reformama benediktana Monaĥejo Hirsau; hodiaŭ Hirsau estas urboparto de Calw.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Homoj rilataj al Calw
[redakti | redakti fonton]- Christoph Friedrich von Stälin, historiisto
- Hermann Hesse, verkisto
- Karl Friedrich von Gärtner, botanikisto
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Hirsau kun Monaĥejo 1907
-
Nikolakapelo en la Nikolaponto en Calw
-
Merkata placo kaj preĝejo
-
Merkata placo
-
Monumento al Hermann Hesse
Eksteraj rilatoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



