Karl Friedrich von Gärtner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Friedrich von Gärtner
Karl Friedrich von Gärtner; bildo de Emil Orth
Karl Friedrich von Gärtner; bildo de Emil Orth
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1772 (1772-05-01)
en Göppingen
Morto 1-an de septembro 1850 (1850-09-01) (78-jaraĝa)
en Calw
Lingvoj germana
Ŝtataneco Virtembergo
Alma mater Universitato de Tubingeno
Familio
Patro Joseph Gärtner
Okupo
Okupo botanikisto • likenologo • kuracisto
vdr

Karl Friedrich von GÄRTNER (naskiĝinta la 1-an de majo 1772 en Calw, mortinta samloke la 1-an de septembro 1850) estis germana naturscienculo kaj filo de la botanikisto Joseph Gärtner.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trejniĝo pri farmakologio en Stutgarto li estis du jarojn ĉe Karlo-lernejo. Poste li studis medicinon en Jena kaj Göttingen kaj eklaboris kuraciste en Calw.

Li prilaboris la suplementan volumon de la patra verko »Karpologie« (Leipzig 1805–1807, kun la kuprogravuraj tabuloj 181–255) kaj la parton pri kriptogamoj de la gmelin-a verko »Flora sibirica« kun aneksaĵo por ties kvina volumo.

Ekde 1826 li publikigis rezultojn pri kruciĝo-provoj ĉe diversaj kreskaĵoj. Tiaj eksperimentoj daŭris 25 jaroj kaj ilia frukto estis »Beiträge zur Kenntnis der Befruchtung der vollkommenen Gewächse« (Stuttgart 1844) kaj »Versuche und Beobachtungen über die Bastarderzeugung im Pflanzenreich« (dua eldono, Stuttgart 1849).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 358 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]