Karlo-lernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kastelo Solitude
Karla Lernejo post la Nova kastelo
Maketo apud la Akademia puto
Gabloreliefo de la Phull-pavilono, nune cxe al Nova kastelo en Stuttgart

Karla Lernejo (germane: Karlsschule) estis iam famega supera lernejo kaj edukejo en Stuttgart, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝin fondis duko Karlo Eŭgeno (Virtembergo) sur Kastelo Solitude en Gerlingen kiel armean orfejon. En 1775 ĝi pligrandigitis je duka armea akademio. Poste iĝis kunfandiĝo kun la en 1761 fondita arto-akademio (Académie des arts). Alvenis en 1774 jurscienca sekcio, en 1775 medicina (post translokigo ĝia je Stuttgart), en 1779 komerca kaj poste filozofia (kiel ĉarniro inter ĉiuj sciencokampoj): je la fino de 1781 imperiestro Jozefo la 2-a promociis ĝin je Supera Karla Lernejo (Karls Hohe Schule), t.e. universitato, kun ses fakultatoj pri jurscienco, medicino, filozofio, soldatado, ekonomio kaj liberaj artoj.

Post la morto de la duko kaj ties posteulo Ludoviko Eŭgeno, en 1794, ĝi tuj fermitis.

Sur siaj malsupraj ŝtupoj la lernejo egalis al gimnazio kaj sur la mezaj al malhumanisma/komerca lernejo supera. Fine sur sia plej alta ŝtupo estis ĝi fakte milita lernejo kaj universitato (kun escepto de teologia fakultato), akademio terenkultiva kaj forstscienca, multteknikejo, muzika konservatorio, teatra lernejo.

La lernintoj havu teorie plenan liberecon koncerne la elekton karieran. Tamen okazis ofte personaj ordonoj de temperamentoplena duko kiuj destinis la karieron ilian. Friedrich Schiller tie lernantis inter 1773 kaj 1780. El tiu ĉi lernejo venis multaj diligentaj oficialuloj, oficiroj, scienculoj (Georges Cuvier, J. F. Pfaff) kaj artistoj (Johann Heinrich Dannecker, Johann Rudolf Zumsteeg).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wagner: Geschichte der Hohen Kunst, Würzburg 1856-1858
  • Klaiber: Der Unterricht in der ehemaligen Hohen Karlsschule, Stuttgart 1873
  • Hauber: Lehrer, Lehrpläne und Lehrfächer an der Karlsschule, Stuttgart 1898
  • August Friedrich Batz: Beschreibung der Hohen Karls-Schule zu Stuttgart. Stuttgart 1783, Nachdruck: Lithos, 1987, ISBN 3-88480-008-6.
  • Werner Gebhardt: Die Schüler der Hohen Karlsschule. Ein biographisches Lexikon. Kohlhammer, Stuttgart 2011. ISBN 978-3-17-021563-4
  • John Komlos: Körpergröße und soziale Stellung von Schülern der Hohen Karlsschule im 18. Jahrhundert. Scripta Mercaturae, Heft 1, 1996.
  • Otto Krimmel: Beiträge zur Beurteilung der Hohen Karlsschule in Stuttgart. Bosheuyer, Cannstatt 1896 (
  • Axel Kuhn et al.: Revolutionsbegeisterung an der Hohen Carlsschule. Frommann-Holzboog, 1989.
  • Franz Quarthal: Die Hohe Carlsschule, che: Christoph Jamme (Hrsg.): „O Fürstin der Heimath! Glükliches Stutgard“. Politik, Kultur und Gesellschaft im deutschen Südwesten um 1800 (= Deutscher Idealismus; 15). Klett-Cotta, Stuttgart 1988, p. 35–54 (interrete).
  • Stefan Seiler: Schwesternhochschulen oder Konkurrenzanstalten? Die Hohe Karlsschule und die Universität Tübingen 1770-1994. Che: Ivo Cerman (eld.): Adelige Ausbildung. Die Herausforderung der Aufklärung und die Folgen. Meidenbauer, München 2006, S. 71–82, ISBN 3-89975-057-8.
  • Robert Uhland: Geschichte der Hohen Karlsschule in Stuttgart. (= Darstellungen aus der württembergischen Geschichte; Bd. 37). Kohlhammer, Stuttgart 1953.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 10. Leipzig 1907, p. 660-661 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]