Sinagogo de Nordhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sinagogo de Nordhausen
sinagoga interno

La Sinagogo de Nordhausen (germane: Nordhäuser Synagoge) troviĝis en Nordhausen, Germanujo, ĉe Pferdemarkt. Starigite inter 1843 kaj 1845 ĝi detruiĝis en la 1938-a jaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam mezepoke ekzistis juda komunumo en Nordhausen kaj la unua mencio datumas de 1290. Unua sinagogo troviĝis ĉ. la jaro 1300 ĉe Hütergasse. Post ŝtelrompo en 1324 la komunumo translokiĝis al Jüdenstraße. Dum la pogromo dum pestepidemio estis verŝajne novaj marodoj.

La domo de ĉe Jüdenstraße nomiĝis en 1421 lernejo (Judenschule). En 1813 okakzis novestiĝo de juda komunumo den Nordhausen kaj preĝa loko fariĝis je Ritterstraße (nr. 4). En 1839 la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a permesis la konstruon de nova sinagogo. La ingaŭro eblis en la 12.9.1845 je Pferdemarkt (nr. 18), fare de Levi Herzfeld, brunsvika landa rabeno el Ellrich. Prediko lia okaze de la inaŭguro, Die religiöse Reform, ankaŭ presiĝis.[1] Ampleksaj restaŭradlaboroj estis en 1888, la rekonsekro estis en la 17.8.1888.


Okaze de la kristala nokto ankaŭ la religia ejo en Nordhausen estis detruita. Anoj de NSFK disdonis brulakcelerilojn endome. Ankaŭ la komunuma domo estis perforte malŝlosita kaj oni vekis kantoron Kurt Singer kaj ties patron. Post serĉadoj endome oni bruligis la bibliotekon. Singer estis puŝita en la brulantan sinagogon sed ja povis savi sin.

En 1998 oni senvualigis memorŝtonon je la angulo inter Hagen kaj Wolfstraße.

Rabenoj[redakti | redakti fonton]

  • 1856–1875: Samuel Auerbach
  • 1875–1883: David Leimdörfer
  • 1883–1889: Siegmund Gelbhaus (1850–1928)[2]
  • 1889–1908: Philipp Schönberger[3]
  • 1909–1925: Alfred Levy
  • 1927: Gustav Pfingst
  • 1933: Heinrich Lemlem

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Manfred Schröter: Die Verfolgung der Nordhäuser Juden 1933–1945. Bad Lauterberg/Harz 1992, ISBN 3-922141-11-0.
  • Marie-Luis Zahradnik: Vom reichsstädtischen Schutzjuden zum preußischen Staatsbürger jüdischen Glaubens. Chancen und Grenzen der Integration der Nordhäuser Juden im 19. Jahrhundert. (=Schriftenreihe der Friedrich-Christian-Lesser-Stiftung, 37). Nordhausen 2018, ISBN 978-3-930558-33-9, p. 140–152.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marie–Luis Zahradnik: „Die religiöse Reform“ des Braunschweiger Landesrabbiners Dr. Levi Herzfeld – Die Predigt zur Einweihung der Synagoge in Nordhausen 1845. Ĉe: Nordhäuser Naĉriĉten. Südharzer Heimatblätter Heraŭsgegeben vom Stadtarĉiv Nordhaŭsen. 2,3/2015
  2. Sigmund Josua Samuel Gelbhaus – NordhausenWiki
  3. Stadtarchiv Nordhausen (eld.): Chronik der Stadt Nordhausen. 1802 bis 1989. Horb am Neckar: Geiger, 2003, p. 208.
51.5035910.79357