Teatro en Nordhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La teatrejo en Nordhausen

La Urba Teatrejo en Nordhausen, Germanio, Käthe-Kollwitz-strato nr 15, (germane: Theater Nordhausen / Loh-Orchester) estas la sola enurba teatrejo en Norda Turingio. Kunlaboro fruktodona estas kun la Teatro je Rudolstadt.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 29.9.1917 inaŭguritis ĝi solene. Sed jam multajn jarojn antaŭe la nordhausanoj povis spekti teatraĵojn. En 1789 s-ro Pflümer instalis teatrejon privatan tie, kie estas hodiaŭ la Muzeo Flohburg. En ĝi samjare prezentitis la verko La Rabistoj de Friedrich Schiller. En 1911 la urbo transprenis la prizorgon de la Tivoli-teatrejon de Wilhelm Burghardt. Ĉar la konstruaĵo ege kaduka estis, la urbo decidis en 1912 fari novkonstruaĵon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La nova domo estiĝis sur la grundo de la Tivoli-teatrejo kaj tipis por la tiutempe moda novklasikmismo kun kelkaj elementoj secesistilaj. Arkitekto estis la lokulo Nerlich, la internon faris s-ro Gustav Ricken. La enirejon formas malgranda antaŭhalo kun ses ionikaj kolonoj kaj antaŭa liberaera ŝtuparo. Ĝi estis la unusola teatrejo kiu inaŭguritis dum la Unua mondmilito en Germanio. Ĉe la bombardoj en aprilo 1945 la teatrejo ege damaĝitis, sed jam en la 15.10.1949 la surscenigado rekomenciĝis. La tiama nomo estis Bühnen der Stadt Nordhausen. En 1992 oni faris kunfandiĝon kun la Loh-orkestron en Sondershausen.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 180

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo teatreja