Historiismo (arthistorio)
Aspekto

Historiismo signifas en la arthistorio fenomenon de la 19-a jarcento, en kiu oni imitis pli fruajn stilojn. Ĝi ekestis per la deziro de la riĉiĝintaj burĝoj sinreprezenti, dum la tielnomata Periodo de spekulanto-kompanioj (Gründerzeit) en Eŭropo, kaj ekde la 1860-aj jaroj ĝi disvastiĝis eŭropvaste. Ĝi provis imiti kaj revivigi ne nur, kiel en la renesanco kaj klasikismo, la arkitekturon de la klasika antikva epoko, trovitan en greklando kaj Romo, sed ankaŭ aliajn stilojn, ekzemple la gotikan kaj romanikan stilojn, kiujn oni nun agnoskis kiel samvaloraj (novgotika, novromanika stiloj).

Grave influis tiun stilaron la romantikismo, kiu helpis evoluigi senson por la historia kondiĉiteco de la nunaĵoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Elekta bibliografio retrospektaj tendencoj en la figura arto
- Historismus bei WOKA (de/en) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Historismus.Net - Interretportalo kun datenbanko pri verkoj kaj artistoj de la historiismo