Urbodomo de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La erfurta urbodomo.
Festhalo
Ŝtuparo kun vandpentraĵoj.

La Urbodomo de Erfurto estas unu el la belaj konstruaĵoj de sur la Fiŝbazar-placo en la urbocentro de Erfurto.

Historio ĝis la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Tribunalo kaj aĉethalo jam en la 11-a jc. estis tie ĉi, dokumente la unua mencio estis en 1275. La curia consulum (poste: pretorium) finkonstruitis verŝajne jam en 1260. Ne post la 1323-a jaro apartenis al la urbodomkomplekso ankaŭ aĉethalo de ĉ. 1200 kun granda halo por asembleo. Ne post 1330 oni konstruis kvarangulan kaj trietaĝan turon. En 1343 konstruitis administradejo inter la turo kaj la iama aĉethalo. En 1348 la placo antaŭ la urbodomo estis pavimata. En 1385 aldonitis karcero en je la 1364-a jaro konstruita flanka aleto. En 1509 estis atakita en la urbodomo fare de koleriĝantaj burĝoj urbestro Heinrich Kellner.

Malkonstruo kaj novkonstruo malrapida[redakti | redakti fonton]

La malnova urbodomo malkonstruitis kontraŭ vehementaj protestoj - ekzemple fare de Karl Friedrich Schinkel - ekde 1830, inkluzive de la turo (pri tiu parto disputatis plej longe). Restoj de la meblaro videblas en la Anger-muzeo. Inter 1870-1882 la nova urbodomo estis konstruita laŭ la planoj de la erfurta konsilanto pri konstruado Theodor Sommer, kvankam la decido pri la novkonstruo faritis jam en la 15-a de januaro 1841. La unua kunsido en la nova urbodomo estis en la 13-a de januaro 1876. Grandega inaŭgurceremonio kun torĉa procesio okazis en la 6-a junio 1882 post finaranĝo de la interno. En 1904/05 la korta alo de la urbodomo plilongiĝis suden por fari spacon por kunsidoĉambroj. En 1934 venis la sekvinta alkonstruo kun tria ŝtuparo kaj la ejo de la ŝparkaso.

Artaĵoj ene de la domo[redakti | redakti fonton]

La du ĉefaj vidindaĵoj estas la pentraĵoj de la historiaĵpentristo Peter Janssen el Düsseldorf (festsalono; faritaj inter 1878-82) kun motivoj pri la urba historio (ekz. scenoj kun Sankta Bonifaco, Heinrich Kellner, Napoleono Bonaparte) kaj bildoj de Eduard Kämpfer (ŝtuparo) pri legendoj regionaj (faritaj inter 1889-96): Tannhäuser, Faŭsto, Graf von Gleichen; unu serio rakontas la vivon de Luther. Meze de la festsalono estas la erfurta blazono kaj kelkaj plastikaĵoj de super natura grando (Justeco, Industrio k.a.). Historie kaj socie interesas ankaŭ la nomoj, la blazonoj aŭ la simboloj de personuloj, kiuj troviĝas enskulptitaj sur la dorsoapogiloj de la benkaro el kverka ligno.

Antaŭ la ĉefenirejo troviĝas surpavime Ĝemelurba rozo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Clemens Peterseim: Historismus und bürgerliche Identität. Das neue Erfurter Rathaus und seine Rückbindung an die Geschichte der Stadt, en: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 73/2012, p. 208-222.
  • Jürgen W. Schmidt: Ein Waffendiebstahl im Erfurter Rathaus im Juni 1933, en: Jahrbuch für Erfurter Geschichte 3/2008, p. 239-246
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]